Celastracoj

familio de angiospermoj

La celastracoj[2] (latine Celastraceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo celastraloj (Celastrales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 90 genrojn kaj preskaŭ 1200 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas celastro[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Celastracoj
grimpa celastro (Celastrus scandens)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

fabedoj Fabidae

Ordo: celastraloj Celastrales
Familio: celastracoj Celastraceae
R.Br. [1]
celastro Celastrus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Euonymus latifolius.
Euonymus latifolius.

Tiu familio estas ĉiam lignecaj plantoj (arboj, arbedoj aŭ arbustoj), ĉefe en la tropikoj, sed kelkaj specioj aperas en la kontinenta zono. Ili havs dornegoj. La verdetaj, malgrandaj floroj estas 4 aŭ kvinpartaj kun radia simetrio. La floroj estas duseksaj. La ovario formiĝas el du aŭ kvin karpeloj.

Taksonomio redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (24 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Kelkaj taksonoj:

  • evonimo (Evonimus) arbedoj kun ordinare duope kontraŭsidantaj, pinte elipsaj aŭ lancetformaj, glataj, ofet ledecaj, kaj kun brilkoloraj, arilhavaj fruktoj. pluraj specioj ĝardene aŭ subvitre kulturataj. La familio havas 220 speciojn kiuj kreskas plej ofte en Sud-Ost-Azio.
  • celastro (Celastrus) estas arbedoj, lianoj kun volvaj vergoj, kun ov aŭ korformaj folioj, kun plej ofte unuseksaj, dioikaj floroj, kaj kun kapsuloj, kiuj similas al la sekaj fruktoj de evonimo.
  • Catha
    • Ĉato, Catha edulis: en la ledecaj, lancetaj folioj troviĝas kontarŭdorma alkaloido (cathin, cathinin, cathidin). Oni maĉis la foliojn aŭ sekigita faris el tio teon. La araboj alte taksis tiun ĉi planton.

Referencoj redakti