PERGŐ Celesztin [pr. pergoe:], Petheő estis hungara aktoro, teatrestro, verkisto naskiĝinta en Oroszfája en 1784 kaj mortinta Koloĵvaro la 4-an de aŭgusto 1858.

Celesztin Pergő

Lia kariero redakti

Celesztin Pergő iĝis aktoro en 1810 kaj ĝis 1824 li ludis en Transsilvanujo kaj ekde tiam en Miskolc. Kiel vagantaktoro li havis grandajn sukcesojn en Kolozsvár, Nagyvárad kaj Marosvásárhely, en jaroj 1826–28 kaj en 1831 en Pest, en 1835 en la Várszínház de Buda kaj en 1839 en la Nacia Teatro de Pest. Ekde 1848 li denove ludis en Koloĵvaro, kie en 1849 li estis direktoro kaj li aperis ankaŭ en germana lingvo. Lia lasta elpaŝo estis la 29-an de marto 1856. Li havis la kutimon alparoli la publikon, el kiuj prelegoj pluraj aperis ankaŭ elpresite.

El liaj roloj redakti

  • Moór Károly (Schiller: Haramiák);
  • Hamlet (Shakespeare–Schröder);
  • Fiesco (Schiller);
  • Don Carlos (Schiller);
  • Ferdinand (Schiller: Ármány és szerelem);
  • Edgar (Shakespeare: Reĝo Lear);
  • Clavigo (Goethe);
  • Rolla (Kotzebue: A nap szüze);
  • Zrínyi (Körner);
  • Telegdi (Vörösmarty M.: Vérnász);
  • Lábszíj (Nestroy: Lumpáci vagabundus);
  • Quasimodo (Hugo–Birch–Pfeiffer: A Notre-Dame-i toronyőr).

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon