Cellorno estas lorno, en kies optikon oni integris celinstalaĵon. Cellorno estas uzata ĉe mezuraparatoj (ekz. teodolito) aŭ ĉe pafiloj por pli preciza celado.

La karakterizaj proprecoj de la cellorno estas la grandigokapablaeco kaj la diametro de la lenso. Oni plej ofte uzas la cellornojn de tipo de 3–9×40. Tiam la minimuma grandigo estas 3-obla, la maksimuma 9-obla kaj la lensoj havas la diametron de 40 mm.

Por markigo de la celo la diversaj fabrikantoj uzas aliajn solvojn. Ĝenerale markas la celon kunkondukaj linioj.