Celuloza etanololignoceluloza etanolo estas produktita el plantaj defalaĵoj kaj tiel estas nomata duageneracia biofuelo (bioetanolo). La produktada metodo estas dum evoluigo, ekzistas nun ankoraŭ testoj. Oni nun esploras eblecojn por industria apliko.

La graveco de la celuloza etanolo estas en tio, ke ĝi ne uzas bazajn plantajn materialojn (uzeblaj kiel furaĝo, homa nutraĵo) por produktado de bioetanolo. La pli frua amasa produktado de bioetanolo el maizo ekzemple kaŭzis altiĝon de la maiza prezo, kio kaŭzis politikajn problemojn en amerikaj landoj, kie la maizo estas baza manĝaĵo.

Ĉar la celulozo estas pli malfacilebla detruebla, malkombinebla ol la amelo de la maizo, sukero de la sukerkano (ktp.), tio okazas per acidoj aŭ specialaj enzimoj (celulazo, ksilanazo, glukozidazo). Post disigo de la celulozo al glukozo (C-6) kaj ksilozo, arabinozo (C-5, pentozoj), la fungoj provas fermenti la miksaĵon. La fermentado, distilado kaj sekigo okazas ekde tio analoge al la klasika etanol-fuela produktado.

Por fermenti la pentozojn (C-5) kiel ksilozo, oni evoluigis fungojn en la lastaj jaroj.

Ekzemplo de pajlo redakti

La pajlo entenas ĉ. 32 % da glukozo, 19 % da ksilozo kaj 2,4% da arabinozo; tiel 1 tuno da pajlo entenas 320 kg da glukozo. Okaze de teorie plena fermentado estiĝas el tio ĉ. 160 kg etanolo, kio egalas al volumeno de 200 l. La plena fermentado de la pentozsukero ksilozo donas pluajn 124 l da etanolo je tuno. Laŭ nunaj kalkuloj, la produktado de celuloza etanolo el pajlo ne estas profitdona. La esploroj celas nun uzadon de pli kostofavoraj enzimoj.