Centmil miliardoj da poemoj

Centmil miliardoj da poemoj estas verko de kombinatorika poezio de Raymond Queneau eldonita en 1961 ĉe la eldonejo Gallimard.

En la antaŭparolo Queneau diras, ke tiu libro permesas, ke iu ajn laŭvole komponu centmil miliardojn da sonetoj, ĉiuj regulaj: ĝi estas maŝino por fabriki poemojn.

Tiu libro komponiĝas el dek folioj el dika papero, ĉiu estas dividata en dekvar bendoj sur kiuj estas printataj la aleksandroj de regula soneto (tie estas: du strofoj de po kvar aleksandroj, du strofoj de po tri aleksandroj).

La leganto, turnigante la bendojn, povas do elekti la unuan verson inter dek, la dua verson inter dek, ktp. Ĉar la versoj havas samajn metrikon kaj rimon, tio sekurigas ke ĉiuj soneto estu regula.

Estas do 1014, aŭ 100 000 000 000 000 kreeblaj poemoj. Se oni legas po unu poemo en 15 sekundoj, (plus 15 sekundoj por turnigi la bendojn) dum po 8 horoj ĉiutage po 200 tagoj ĉiujare, oni havas unu milionon da jarcentoj da legado.

Adapto (aŭ rekreo) en la germana lingvo fare de Ludwig Harig aperis en la jaro 1984. Du adaptoj ekzistas en la angla lingvo: unu fare de John Crombie kaj Stanley Chapman, la alia fare de Beverley Charles Rowe.

La surretigo de Centmil miliardoj da poemoj, la 5-an de majo 1997 okazigis juĝadon en refero, kiu establis la francan jurisprudencon pri la surreta aŭtorrajto, retenante la kompetenton de falsigo pri poemoj protektataj de la aŭtorrajto kaj metita sur interreta paĝaro.

Eksteraj ligiloj redakti