Centpieduloj estas artropodoj kiuj apartenas al la subfilumo de la miriapodoj. Ili estas venenaj, predomanĝantaj, kaj moviĝas tre rapide. Ili havas longajn korpojn kaj multajn krurojn. Estas ĉirkaŭ 3300 specioj de centpieduloj en la mondo. Ili vivas ĉefe en tropikaj regionoj, sed oni ankaŭ trovas ilin en mezvarmaj regionoj. Kelkaj specioj estas tre venenaj kaj iliaj mordoj estas foje tre dolorigaj por homoj, sed ekzistas nur unu registrita kazo de homo kiu mortis pro la mordo de centpiedulo, kaj temis pri eta infano.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Centpieduloj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Subfilumo: Miriapodoj Myriapoda
Klaso: Chilopoda
Latreille, 1817

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Malgraŭ la nomo, centpieduloj kutime havas ĉirkaŭ duonon de cent piedoj, sed kelkaj povas havi eĉ ducent. Ilia korpo estas dividita en multaj segmentoj, kun unu paro de piedoj por ĉiu segmento.

La plej granda specio da centpiedulo en la mondo estas la giganta skolopendro (Scolopendra Gigantea), kiu povas kreski ĝis longeco de 20 centimetroj. Ĝi vivas en la Amazona ĝangalo, kaj ĝi povas kapti kaj manĝi eĉ vespertojn. Plia grava specio estas la hejma centpiedulo, trovebla en Nordameriko kaj Eŭropo.

Vidu ankaŭ redakti