Centra Banko de Irlando

La Centra Banko de Irlando aŭ plennome Centra Banko kaj Financoserva Institucio de Irlando - angle Central Bank (and Financial Services Authority) of Ireland, irlande Banc Ceannais (agus Údarás Seirbhísí Airgeadais) na hÉireann) estas la centra banko de la Respubliko Irlando kaj supervidas la financan trafikon enlandan. La banka ĉefkonstruaĵo situas en la strato "Dame" de Dublino. Ekde la jaro 1999 ĝi apartenas al la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj. Antaŭ tio ĝi produktigis kaj cirkuligis la nacian valuton de Irlando, la irlanda pundo (IRP). La valutopolitikan rolon de la banko en 2001 transprenis la Eŭropa Centra Banko. Nun, inter alie, la centra banko de Irlando produktiĝas la irlandajn eŭro-monerojn.

Centra Banko de Irlando
Oficiala nomo Central Bank and Financial Services Authority of Ireland (angle)
Banc Ceannais agus Údarás Seirbhísí Airgeadais na hÉireann (irlande)
ĉefkonstruaĵo de la Centra Banko de Irlando
ĉefkonstruaĵo de la Centra Banko de Irlando
ĉefkonstruaĵo de la Centra Banko de Irlando
centra banko
Sidejo Dublino, Respubliko Irlando
Prezidanto Patrick Honohan
Centra banko de la Respubliko  Irlando
Valuto

Eŭro

ISO 4217 EUR
Retejo

http://www.centralbank.ie

Antaŭa(j) institucio(j)

Currency Commission (1927)

Sekva(j) institucio(j)

Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj (ekde la jaro 1999)

vdr
Centra Banko de Irlando
centra banko vd
Dum 1942 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Valuta Komisio
Ĉefestro(j) Patrick Honohan • Philip R. Lane • Gabriel Makhlouf vd
Sidejo Dublino
Lando Irlando
TTT Oficiala retejo
vdr

Direktoroj de la Centra Banko de Irlando redakti

La direktoro (irlande An Gobharnóir) de la centra banko estas nomumata fare de la ŝtata prezidanto de Irlando, interkonsulte kun la irlanda registaro.

  • Joseph Brennan
  • J.J. McElligótt
  • M. Muimhneacháin
  • T.K. Whitaker
  • C.H. Murray
  • Tomás F. Ó Cofaigh
  • M. Doyle
  • Muiris S. Ó Conaill
  • John Hurley
  • Patrick Honohan (aktuale)

Eksteraj ligiloj redakti