Centro Federacia de Teknologia Edukado

Centroj Federaciaj de Teknologia Edukado (portugale Centros Federais de Educação Tecnológica, mallonge CEFETs) estas brazilaj ŝtataj lernejoj sub la rego de la federacia estraro kaj havantaj rektajn ligojn kun la Ministrejo pri Edukado. En ili funkcias diversnivelaj kursoj, inter ili mezgradaj, supergradaj, teknikaj kaj lingvaj. Nuntempe ekzistas 34 CEFEToj en 19 subŝtatoj de Brazilo.

Ĉefa enirejo de CEFET en Fortaleza