Centro pri Kunordigo de Kontraŭminaj Agadoj

Centro pri Kunordigo de Kontraŭminaj Agadojangle Mine Action Coordination Centro – estas institucio establigita en difinita kriza regiono, kiu sub aŭspicio de la Unuiĝintaj Nacioj (aŭ iukaze ankaŭ sub aŭspicio de la koncerna ŝtato) havas la taskon forigi la eksplodeblajn restaĵojn de militoj inkluzive de minoj, do eksplodkestoj kiujn oni metis en maron aŭ en grundon kaj kiuj eksplodos ĉe tuŝo aŭ vibrado, kaj ne-jam-eksplodintaj bomboj. Krome la centroj ankaŭ zorgas pri la sociaj kaj ekonomiaj efikoj de minoj al la lokaj loĝantoj kaj pri ekologiaj sekvoj de minoj kaj aliaj eksplodeblaj restaĵoj de militoj – ĉio-ĉi kune konsistigas la agadkampon de kontraŭmina agado.

Centro pri Kunordigo de Kontraŭminaj Agadoj
registara organizaĵo
vdr

La unuopaj centroj estas kume administrataj fare de la Oficejo pri Projektaj Servoj de Unuiĝintaj Nacioj – angle United Nations Office for Project Services (UNOPS). Dume la universala politiko pri kontraŭmina agado estas la respondeco de la Servo pri Kontraŭminaj Agadoj de Unuiĝintaj Nacioj – angle United Nations Mine Action Service (UNMAS).

Lokoj redakti

Unu el la plej gravaj centroj estas la UN-Centro pri Kunordigo de Kontraŭminaj Agadoj en Suda Libano (angle UN Mine Action Coordination Centre South Lebanon) en la urbo Tiro, kiun estras la anglo Christopher Clark.[1] En 2008 tiu centro kaj sia gvidanto kune ricevis la Nansen-premion pri helpo al rifuĝintoj. Pliaj centroj ekzistas interalie en Kabulo, Afganio kaj en Ĥartumo, Sudano. Antaŭe ankaŭ aktivis centroj interalie en Bagdado, Irako kaj Priŝtino, Kosovo.

Referencoj redakti