Centwine (m. post 685) estis reĝo de Wessex, Anglio ekde ĉ. 676.

Centwine
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 643 (0643-01-01)
Morto 1-an de januaro 686 (0686-01-01) (43-jaraĝa)
Etno Saksoj vd
Familio
Dinastio dinastio de Wessex vd
Patro Cynegils vd
Gefratoj Cenwalh vd
Edz(in)o unnamed (?) vd
Infanoj Bugga vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li iĝis reĝo post la morto de Aescwine, kies regado daŭris nur ĉirkaŭ unu jaron. Laŭ la Anglosaksa Kroniko li estis filo de Cynegils, antaŭa reĝo de Wessex, kaj tiel frato de du aliaj antaŭaj reĝoj de Wessex, Cwichelm kaj Cenwalh. La Kroniko diras ke li "forpelis la britojn al la maro". La Carmina Ecclesiastica de Sankta Aldhelm (kiu mortis en 709) diras ke li estis la venkanto en tri gravaj bataloj, kaj ke, kiam li ekregis, li estis pagano, sed konvertiĝis al kristanismo kaj iĝis patrono de la eklezio.

Laŭ la biografio de Sankta Wilfrid verkita de Eddius Stephanus (kiu vivis dum la malfrua 6-a kaj frua 7-a jarcento), Centwine edziĝis al Iurminburh, la dua edzino de Ecgfrith, reĝo de Northumbria - sed foje la fontoj donas al ŝi aliajn nomojn, kiel Engyth. Ilia filino Edburga aŭ Bugga iĝis benediktana monaĥino, kaj en 716 abatino de Minster en Thanet, Kent.

Laŭ Aldhelm, Centwine abdikis kaj eniris monaĥejon: li "transdonis la riĉaĵojn kaj povojn de regado kaj lasis sian regnon je la nomo de Kristo". Oni ne scias lian mortdaton. Li estis sekvata de Caedwalla.