Cepeda la Mora [zePEda laMOra] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Cepeda la Mora estas komprenebla etimologie kiel aludo al relative proksima urbo en la najbara Provinco Salamanko, nome Cepeda, sed kun aldono la Mora (Maŭra) eble alude al montara mezepoka loĝantaro de araboj (mudeĥarojmoriskoj).

Cepeda la Mora
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05132
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 67  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 27′ N, 5° 3′ U (mapo)40.457777777778-5.0483333333333Koordinatoj: 40° 27′ N, 5° 3′ U (mapo) [+]
Alto 1 504 m [+]
Areo 31 km² (3 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cepeda la Mora (Provinco Avilo)
Cepeda la Mora (Provinco Avilo)
DEC
Cepeda la Mora
Cepeda la Mora
Situo de Cepeda la Mora
Cepeda la Mora (Hispanio)
Cepeda la Mora (Hispanio)
DEC
Cepeda la Mora
Cepeda la Mora
Situo de Cepeda la Mora

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cepeda la Mora [+]
vdr
Cepeda la Mora en la provinco Avilo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 31 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 70 loĝantojn. Ĝi perdis 450 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 47 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Villafranca de la Sierra, Villatoro, Mengamuñoz, Sotalbo, Garganta del Villar, Navalacruz, Navadijos, San Martín del Pimpollar kaj Hoyocasero. La teritorio estas en la supra parto de la valo de la rivero Alberche (suda limo), sur la suda deklivaro de La Serrota.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. El establado de municipa sendependiĝo restis jurisdikcia pilorio, kiu nun videblas kaj antaŭ la urbodomo kaj en la maldekstra duono de la blazono sur blua fono.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti