La Cerebedoj (Coerebidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj kun la sola genro Cerebo (Coereba) kaj la sola specio Coereba flaveola, kvankam estas necerto ĉu tiu enordigo estas korekta, pro kio oni uzas la formulon Genus Coereba Incertae sedis.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cerebedoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Incertae sedis (unue en Cerebedoj, nun taksonomio necerta)
Genro: Coereba
Vieillot, 1809
Specio: C. flaveola
Coereba flaveola
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Coereba flaveola, angle „Bananaquit“, vivas en tropika Sudameriko norden ĝis Meksiko kaj la Karibaj insuloj. Ĝi estas malofta vizitanto de Florido, Usono.

La Cerebo estas tre malgranda birdo atinganta meznombran longecon de 11 centimetroj. Ĝi havas sveltan, kurban bekon, adaptitan por preni nektaron el floroj. Kelkfoje ĝi traboras florojn de flanke, prenante la nektaron sen poleni la planton. Ĝi ne kapablas ŝvebi kiel Kolibro kaj ĉiam devas eksidi dum manĝo. Ĝi ankaŭ maĝas fruktojn kaj insektojn. Ĝi ofte vizitas ĝardenojn kaj povas fariĝi tre malsovaĝa.

La supraj partoj estas malhele griza kun nigra krono de la kapo kaj flavaj malsupraj partoj kaj trunko. La Cerebo havas atentofrapan blankan strekon je la okuloj. Seksoj estas samkoloraj.

Sur Grenado kaj Sankta Vincento la plej multaj Cereboj havas nigran plumaron, kiu indikas diverĝon disde aliaj karibaj populacioj.

La birdo konstruas globoforman neston kun enirejo tra flanka truo. Ĝi metas gis tri ovojn.

Eksteraj ligiloj redakti