Cerralbo estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo El Abadengo. Cerralbo estas tradukebla etimologie al Blanka Monto.

Cerralbo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37291
Demografio
Loĝantaro 119  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 58′ N, 6° 35′ U (mapo)40.974722222222-6.5858333333333 [+]
Alto 671 m [+]
Areo 51,59 km² (5 159 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cerralbo (Provinco Salamanko)
Cerralbo (Provinco Salamanko)
DEC
Situo de Cerralbo
Cerralbo (Hispanio)
Cerralbo (Hispanio)
DEC
Situo de Cerralbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cerralbo [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 51,59 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 160 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 700 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Enrique de Aguilera y Gamboa, 17-a Markizo de Cerralbo promociis la arkeologiajn elkavigadojn kaj arigis unu el la plej gravaj art-kolektoj de Hispanio, nun en Muzeo Cerralbo, Madrido.

Ruinoj de monaĥejo.

Limas kun loĝlokoj Saldeana, Villasbuenas, Encinasola de los Comendadores, Bermellar, Guadramiro, Yecla de Yeltes, Olmedo de Camaces, kaj Bogajo. Ĝi distas 82 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo. En 1920 la lokanoj aĉetis la municipan teritorion el la Markizoj de Cerralbo, kiuj ankoraŭ posedis la tuton.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo iom ekgravis. Estas ruinoj de monaĥejo kaj de kastelo.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti