Cesare LOMBROSO [ˈtʃeːzare lomˈbroːzo] (naskiĝis kiel Carlo LÉVY la 6-an de novembro 1835 en Verona, Aŭstra Imperio, hodiaŭ Italio – mortis la 19-an de oktobro 1909, Torino, Italio) estis itala psikiatro, kirurgo, higienisto, antropologo kaj kriminologo.

Cesare Lombroso
Persona informo
Naskonomo Marco Ezechia Lombroso
Naskiĝo 6-an de novembro 1835 (1835-11-06)
en Verono
Morto 19-an de oktobro 1909 (1909-10-19) (73-jaraĝa)
en Torino
Tombo Monumenta Tombejo de Torino
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Alma mater Universitato de TorinoUniversitato de Pavio
Subskribo Cesare Lombroso
Familio
Infanoj Paola Lombroso Carrara • Gina Lombroso • Ugo Lombroso
Okupo
Okupo kuracistoverkisto • kriminologo • psikiatro • eseisto • universitata instruisto
Verkoj Palimsesti del carcere
Criminal Man
vdr
Cesare LOMBROSO

Biografio redakti

Li studis en universitatoj de Padova, Vieno, Parizo, inter 1862–76 laboris kiel psikiatra profesoro de la Universitato de Pavio. Li iĝis en 1871 direktoro de la pesaro-a mensa malsanulejo. Li laboris en 1876 kiel profesoro pri la jurafera medicino en la Universitato de Torino. Li iĝis samloke profesoro pri la psikiatrio (1896), poste pri la kriminala antropologio (1906). Lombroso ĉiam serĉis ligojn inter la psiĥopatologio kaj fizikaj, staturaj proprecoj de la krimuloj. Lia plej grava kaj plej diskutita tezo estis, ke ekzistas genetike, herede homgrupo, kiuj restis el la pli primitiva epoko de la homaro.

Li asertis, ke la krimuloj montras neregulajn proprecojn el la fizika kaj spirita vidpunkto. Liaj tezoj popularis en la siatempa Eŭropo, sed poste oni rifuzis la heredeblecon de la krimado kaj preferis tezojn, pensojn pri la ĉirkaŭaj cirkonstancoj. Lombroso provis reformi la italan prizonan, punan sistemon kaj volis pli humanan alproksimiĝon al la krmuloj, kiujn li volis rekonduki al la socio kiel ties utilajn civitanojn.


Morto redakti

Cesare Lombroso postlasis multenombrajn kontribuojn por antropologiaj, kriminologiaj, psikologiaj, medicinaj kaj spiritualismaj sciencoj. Li estas entombigita en Cimitero Monumentale di Torino, Piemonto na Italio.

Verkoj redakti

  • L'uomo delinquente (1876)
  • Le Crime, causes et remèdes (1899)

Vidu ankaŭ redakti