CestodaCestodoj (Cestoidea) estas la nomo por klaso de parazitaj platvermoj, ofte nomitaj tenioj, de la filumo Platihelmintoj. Ĝiaj membroj vivas en la digesta sistemo de vertebruloj se plenkreskuloj, kaj ofte en la korpoj de diversaj bestoj se junaj. Ĉirkaŭ mil specioj estis priskribitaj, kaj ĉiu vertebrula specio povas esti parazitata de almenaŭ unu specio de tenio. Pluraj specioj parazitas homojn post esti konsuminta nesufiĉe kuiritan viandon kiel ekzemple porkaĵo (T. solium), bovaĵo (T. saginata), kaj fiŝo (specioj de Diphyllobothrium), aŭ manĝaĵon preparitan en kondiĉoj de malbona higieno (specioj de HymenolepisEchinococcus).

T. saginata, la bovaĵotenio, povas kreskigi ĝis 20 m; aliaj specioj povas kreski al pli ol 30 m, kiaj la plej granda nome la balentenio Polygonoporus giganticus.[1][2]

Kelkaj taksonoj redakti

Notoj redakti

  1. (1957-04-08) “The Persistent Parasites”, Time Magazine.  Arkivigite je 2013-05-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-21. Alirita 2012-08-04.
  2. Hargis, William J. (1985). “Parasitology and pathology of marine organisms of the world ocean”, NOAA Tech. Rep..