Cezario el Heisterbach

Cezario el Heisterbach (latine: Caesarius Heisterbachensis; naskiĝinta ĉirkaŭ 1180 en aŭ apud Kolonjo, mortinta post 1240 en Königswinter-Heisterbach) estis germana monaĥo kaj kronikisto.

Cezario el Heisterbach
abato
Persona informo
Caesarius Heisterbachensis
Naskiĝo 1-an de januaro 1180 (1180-01-01)
en Kolonjo
Morto 1-an de januaro 1240 (1240-01-01) (60-jaraĝa)
en Heisterbach Abbey
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Memorigilo Cezario el Heisterbach
Profesio
Okupo verkisto • hagiografo • teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Cezario maldekstre ĉe la piedoj de sankta Benedikto

Vivo redakti

Informoj biografiaj troviĝas en la verkoj de Cezario mem: post frekvento de la kolonja konventolernejo de Sankta Andreo li iĝis frokulo en 1198 aj 1199 en la ĵus fondita konvento cistercia en Heisterbach. Abato estis Gervardo kaj la fondintoj originis el la klostro de Himmerod (Distrikto Bernkastel-Wittlich). En Heisterbach Cezario iĝis estro de la novicoj kaj eble eĉ prioro.

Verkistece redakti

Koncerne la verkistan karieron onin informas letero kiun li adresis al la abato de la klostro de Marienstatt (Streithausen) kun listo de 36 verkoj. Jen la plej gravaj: Dialogus Miraculorum; Libri VIII miraculorum (pri vizioj); Homiliae dominicales (predikoj por dimanĉomesoj),Vita, passio et miracula beati Engelberti Coloniensis archiepiscopi (biografio de Sankta Engelberto), Vita S. Elisabethae Lantgraviae (biografio de Elizabeto de Hungario) kaj Catalogus archiepiscoporum Coloniensium (listo de kolonjaj ĉefepiskopoj). Kontraŭ herezuloj tiutempaj li ankaŭ elfaris diversajn skribaĵojn. Alia verko titolita De abbatibus Prumensibus ne estas de li sed de alia Cezario el la klostro de Milendonk (Korschenbroich) kiu estis abato en Prüm inter 1212-1215 antaŭ veni al Heisterbach.

La en 1222 skribita libro Dialogus Miraculorum estis komisiita fare de lia abata moŝto enhavante modelajn kaj edifiajn historiojn kiujn Cezario iam estis laŭtleginta antaŭ novicoj por ke ili lernu iĝi bonaj monaĥoj ne nur per teoriaĵoj sed laŭ konkretaj imitindaj personoj. Multo tie ĉi eja estas naiva sed tamen altvaloras por regionhistoriistoj kaj interesatoj pri ĉiutaga mezepoka vivo en la teritorioj de Malsupra Rejnlando. Kelkaj datoj (ekz. pri episkopa elekto en 1208 aŭ movadoj de herezuloj en Kolonjo, Metz kaj Strasburgo) iĝis eĉ gravaj datumiĝfontoj de eventoj.

Enhave similas Libri VIII miraculorum kvankam mankas al tiu ĉi proza verko la versoj. Korekta laŭ historia vidpunkto estas la biografio pri Sankta Engelberto la 1-a, ĉefepiskopo kolonja: antaŭ ĉio ravigas la rakonto de lia murdigo en la dua libro. Fakte temas pri unu el la plej bonaj biografioj de mezepoko. La biografio de Sankta Elizabeto inverse, kies verkadon komisiis kavaliroj de Marburg, valoras pli spirite ol historiscience. La priepiskopa katalogo de 1225 (kun plilongigoj de 1228) estas nur pritrakto de pli malnovaj registroj de inter 1167 kaj 1238. La surpaperigitaj predikoj fariĝis ĉefe antaŭ monaĥoj: ilia ofta raporta stilo kaj cito de historiaj faktoj modis tiam - la saman formon ĝenerale ŝatis apliki anoj de ordenoj almozantaj.

Fonto redakti

  • Wachtel, Alois, "Caesarius von Heisterbach" ĉe: Neue Deutsche Biographie 3 (1957), p. 88-89 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti