Château d'Eau (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Château Rouge (pariza metrostacio).

Château d'Eau ​[ʃato do] (esperante Akvoturo) estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 4, en la 10-a arondismento de Parizo.

Château d'Eau
Kajoj de la stacio Château d'Eau
Kajoj de la stacio Château d'Eau
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 10-a
Geografia situo 48° 52′ 22″ N, 2° 21′ 22″ O (mapo)48.8729011968582.3561489582062Koordinatoj: 48° 52′ 22″ N, 2° 21′ 22″ O (mapo)
Château d'Eau (Parizo)
Château d'Eau (Parizo)
DEC
Château d'Eau
Château d'Eau
Château d'Eau
Situo sur mapo de Parizo
Map
Château d'Eau
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 1
Jara trafiko 2 687 103 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 21-a de aprilo 1908
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 1111
Metro-linio M04
vdr

Stacio redakti

La stacio estis malfermita la 21-an de aprilo 1908.

Ĝia nomo devenas de Strato du Château-d'Eau kiu havas tiun nomon ĉar komence de la 19-a jarcento, kruciĝejo de Strato du Faubourg-du-Temple kaj Bulvardo du Temple formis placeton kie troviĝis Fontano kiu utilis kiel akvoturo. Tiu placo estis alinomita al Placo de la République, kaj la fontano lasis lokon al Monumento al Respubliko.

Alirejoj redakti

  1. Strato du château d'eau, enirejo kaj elirejo, vendado (aŭtomatoj) kaj informo (giĉeto), elirejo al trotuaro antaŭ n-roj 51/53, Bulvardo de Strasbourg, ĉe angulo kun Strato du Château-d'Eau.
  2. Bulvardo de Strasbourg, elirejo per rulŝtuparo antaŭ n-ro 40, Bulvardo de Strasbourg, alirebla el la kajo en direkto al Porte de Clignancourt.

Interkonektoj redakti

Proksime redakti

Vidu ankaŭ redakti