Châteaubourg (Ille-et-Vilaine)

komunumo en Bretonio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Châteaubourg (stacidomo).

Châteaubourg estas franca komunumo, situanta en la departemento Ille-et-Vilaine kaj en la regiono Bretonio. Ĝia nomo en la galoa estas Chastèu-Bórg.

Châteaubourg
Urbocentro
Urbocentro
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Bretonio
Departemento Ille-et-Vilaine
Arondismento Fougères-Vitré
Kantono Châteaubourg (ĉefurbo)
Komunumaro Vitré-Communauté
Urbestro Virginie Klès (2008-2014)
Insee-kodo 35068
Poŝtkodo 35220
Demografio
Loĝantaro 6 125 (2009)
Loĝdenso 214,2 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 48° 7′ N, 1° 24′ U (mapo)48.1119444444-1.40194444444Koordinatoj: 48° 7′ N, 1° 24′ U (mapo)
Alteco 35 ĝis 117 m
Areo 28,6 km2
Situo
Châteaubourg (Ille-et-Vilaine) (Francio)
Châteaubourg (Ille-et-Vilaine) (Francio)
DEC
Map
vdr

Heraldiko redakti

 
Blazono de la urbo

Lazura kun ora ĉevrono ŝargita per tri gorĝaj ringoj, akompanata kape dekstre de ŝirita ora leonkapo kun gorĝaj dentoj, kape live de ankaŭ ŝirita ora lupkapo, kun same ora malfermita kastelo en pinto

Geografio redakti

Châteaubourg estas ĉefurbo de kantono situanta en la arondismento de Fougères-Vitré.

Komence arigita ĉirkaŭ la kvartalo de la preĝejo, kiu estis tute rearanĝita, la urbo poste grandiĝis per multaj novaj setlejoj.

Ĝia privilegia pozicio inter Rennes kaj Vitré, kun facila alirvojo, ebligis al multaj personoj alveni por ekloĝi. La komunumo estas trairata de la rivero Vilaine, de la rapida vojo Paris-Rennes (RN 157) kaj fine de la grava fervoja linio Parizo-Rennes-Brest. Gia loĝantaro kreskis je 20 % en 10 jaroj, kaj je 60 % en 20 jaroj (1988-2008).

La najbaraj komunumoj de Châteaubourg estas, komencante de la nordo kaj laŭ horloĝmontriloj : La Bouëxière, Marpiré, Saint-Jean-sur-Vilaine, Saint-Didier, Domagné kaj Servon-sur-Vilaine.

Lokoj kaj monumentoj redakti

La komunumo enhavas unu monumenton klasitan historia :

  • la kruco de la tombejo de Broons-sur-Vilaine, datiĝanta de la 16-a jc, registrita per dekreto de la 25-a de februaro 1946[2].

Aliaj lokoj kaj monumentoj de Châteaubourg :

  • Preĝejo Saint-Pierre (1893) de Arthur Regnault
  • Preĝejo Saint-Melaine (17-a jc)
  • Kalvario en Saint-Melaine (20-a jc)
  • Preĝejo Saint-Martin (1843)
  • Malnova muelejo Ar Milin (17-a - 20-a jc) ĉe la 30, Strato de Parizo
  • Nobeldomo des Chesnelières (15-a - 17-a jc)
  • Malnova priorejo (antaŭ la 16-a - la 20-a jc)
  • Korkokverko (maljuna mediteranea arbo 150-jara, unika en Ille-et-Vilaine) en Montmorel
  • Kapelo Sainte-Anne

Ĝemeliĝoj redakti

  Iffeldorf en Germanio ekde 1982, urbo de Bavario, inter Munkeno kaj Garmisch-Partenkirchen.

Arkivoj redakti

Bibliografio redakti

  • Louis Genin, france La ville-lumière ou Châteaubourg toujours, 1996.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Louis Diard, La flore d'Ille-et-Vilaine, Atlas floristique de Bretagne, Rennes, Siloë, 2005, p. 65.
  2. Datumbazo 'Mérimée': PA00090525

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti