Tiu ĉi artikolo temas pri vilaĝo, kiu ĝis la jaro 1945 germane nomiĝis Annaberg, de tiam pole nomata Chałupki. Krome Annaberg estas unu el du historiaj partoj de la urbo Annaberg-Buchholz, administra centro de la distrikto Ercmontaro de la federacia lando Saksio en Germanio.

Chałupki (jen pole ekde 1945, ĉeĥe Chalupki, germane Annaberg) estas vilaĝo situanta en suda Pollando, en komunumo Krzyżanowice (pole gmina Krzyżanowice, germane Gemeinde Kreuzenort).

Chałupki
germane: Annaberg, ĉeĥe: Chalupki
vilaĝo
Limpasejo de Pollando kun Ĉeĥio (en 2011)
Oficiala nomo: Chałupki
Ŝtato Pollando Pollando
Provinco Silezia Provinco
Distrikto Distrikto Racibórz
Komunumo Komunumo Krzyżanowice (vilaĝa tipo)
Historiaj regionoj Silezio, Prusio, Tria regno
Najbaras kun Starý Bohumín Ĉeĥio, Šilheřovice Ĉeĥio
Konata loko Kastelo en Chałupki Kastelo en Bohumín
Rivero Odro
Situo Chałupki
 - koordinatoj 49° 55′ 18″ N 18° 19′ 22″ O / 49.92167 °N, 18.32278 °O / 49.92167; 18.32278 (mapo)
Loĝantaro 1 697 (2008)
Unua skribmencio 1373
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 47-460
Telefona antaŭkodo (+48) 32
Aŭtokodoj SRC
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Silezia provinco
Situo enkadre de Silezia provinco
Situo enkadre de Silezia provinco
Vikimedia Komunejo: Chałupki, Racibórz County
Retpaĝo: www.chalupki.pl
monumento Dreiländereck en la tiama vilaĝo Annaberg, 1929 – 1969
loka kastelo, antaŭe situanta en Bohumín.
centra placo

La vilaĝo situas en la maldekstra bordo de rivero Odro en loko, kie la rivero enfluas el la ĉeĥa teritorio en la polan teritorion. La vilaĝo estas konata en la tuta Pollando, ĉar ĉi tie estas internaciaj transirejoj, landvoja kaj fervoja.

La historio de tiu ĉi limregiona vilaĝo kiel kavalira posedaĵo tuŝas ĝis la 14-a jarcento. Ĉi tie ekzistis princa burgo, kiu gardis vojon en Ĉeĥion. El la jaro 1373 devenas mencio pri kastelo. Ekde 1526 la vilaĝo apartenis la la Habsburga regno, do al Aŭstrio, kaj al bohumína majorato kaj kun Bohumín ĝi estis kunigita per ligna ponto, konstruita en la jaro 1626 de princo Jan Ernest.

En la jaro 1682 estis konstruita ĝis hodiaŭ staranta kastelo, kies posedantoj estis krom alia marggrafo Georgo Hohencolerno, familio Donnersmarck, pli poste familio Lichnovský. Ekde 1742 la regiono apartenis al prusa Silezio, do al la reĝlando Prusio. En la jaro 1844 la kastelo fariĝis posedaĵo de familio Rothschild, riĉaj vienaj bankistoj.

En la jaro 1818 la vilaĝo estis eligita el la bohumína majorato kaj ĝi estis aligita al la distrikto Landkreis Ratibor de prusa Silezio. En la jaro 1873 estis komencita konstruado de nova lernejo. En la jaroj 18471886 la vilaĝo havis konekton per fervojo kun Ratibor (ekde 1945 Racibórz), Bohumín kaj pli poste kun Loslau (ekde 1945 Wodzisław Śląski).

En la jaro 1924 estis konstruita evangelia preĝejo, kiu hodiaŭ estas preĝejo katolika. La posedaĵo kaj la kastelo de familio Rothschild estis laŭ ordono de hitlera registaro transdonita al vidvino post germana generalo, barono Rotkirch kaj el ŝia posedaĵo ĝi restis ĝis la jaro 1945. Hodiaŭ en la kastelo estas restoracio kaj hotelo kun blazono de la familio Rothschild super ĉefa enirejo. En la kastela parko kreskas multe da raraj malnovaj arboj kreantaj aleojn de fraksenoj, tilioj kaj kaŝtanarboj.

En la jaro 1929 en la tiama vilaĝo Annaberg, estis konstruita de germanoj monumento „Dreiländereck“ por memoro de falintaj soldatoj en la unua mondmilito.

Vidu ankaŭ redakti

Rilataj artikoloj redakti