Chang Dsu Yao naskiĝis en vilaĝo Chaijicun (柴集村), en la administra areo de Zhuzhaixiang (朱寨乡), distrikto de Peixian, en 1918. Laŭ la pordokumentaj registrejoj, li komencis praktiki ĉinajn militajn artojn gvidite de majstro Liu Baojun. En Peixian estis publikigita Quanpu kun la titolo Liupai Meihuaquan, skolo de Liu Baojun. ... En Quanpu estas rakontate ke li lernis la Meihuaquan ankaŭ el sia majstro Zhou Houfu (兄师), tipa majstro-frato kaj ne instruisto vera kaj propra.

Chang Dsu Yao
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1918 (1918-06-14)
en Pei County
Morto 7-an de februaro 1992 (1992-02-07) (73-jaraĝa)
en Tajpeo
Lingvoj ĉina
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo instruisto • luktoartisto
vdr
Chang Dsu Yao
Majstro pri ĉinaj militaj artoj
Chang Dsu Yao.
nomo = Chang_Dsu
kromnomo = Yao
ĉinalfabete = 张祖堯
sekso = vira
nacia = ĉina
naskiĝoloko = Peixian
naskiĝodato = 14-a de junio 1918
mortodato = 7-a aŭ februaro de 1992
mortoloko = Tajvano
aktiveco1 = Instruisto pri ĉinaj militaj artoj
aktiveco2 = perfektiganto de diversaj ĉinaj militaj artoj
aktiveco3 = kreinto de skolo de ĉinaj militaj artoj
landoj de lia aktiveco = Tajvano kaj Italio

Biografiaj notoj redakti

Chang Dsu Yao faris sian eniriĝon en la Junxiao Diliu Fenxiao (军校第六分校), branĉo de la milita Akademio Wampoa en 1938. En ĝi li vizitis kromajn majstrojn de “ĉinaj militaj artoj”,[1] Sekve li vizitis aliajn lernejojn por alpreni la boksadon de la kvar kardinalaj punktoj'Szu Hsiang Ch'uan.[2]

Kiel oficiro, li partoprenis militon kontraŭ japanoj kaj poste la civilan militon kontraŭ la komunista armeo de Mao Zedong. Post la malvenko de la nacia armeo de Ĉiang Kai-ŝek, Chang Dsu Yao rifuĝiĝis en Tajvano, same kiel aliaj militistoj kiuj elektis sekvi Ĉiang en ties vana projekto krei bazon el kiu povi rekonkeri la kontinentan Ĉinion.

En Tajvano, Chang Dsu Yao perfektigis siajn sciojn pri la diversaj skoloj de ĉinaj militaj artoj kaj ili instruis diversloke.

Instruisto en Italio redakti

Post lia pensiiĝo, la Ĉina Komunumo de Bolonjo lin invitis kaj apogis, kien li translokiĝis por instrui la ĉinajn militajn artojn. Tial de 1975 ĝis 1975 Chang Dsu Yao loĝis dekomence en Bolonjo kaj poste en Milano, kie pro la granda sukceso de sia skolo, li fondis sian propran asocion, FeIK, aliĝintan al la federacioj KFROC kaj CKWPA.

Liaj “atletoj” daŭrigis gajni multajn trofeojn [3], ĝis lia morto kiu okazis la 7-an de februaro 1992 en Tajvano.

Postmorta influo de lia skolo redakti

Liaj skolo kaj aktivecoj ne restis sen efikoj en Italio kiel atestas interalie, ĵusaj publikigaĵoj. Lia originaleco povas esti rimarkita: kiel katoliko kaj ĉina Chang Dsu Yao vidas en iuj ĉinaj militaj artoj, laŭ la skoloj de li praktikigitaj kaj perfektigitaj, ian ligeblecon kun la moralaj instancoj de la kristana moralo konceptante ian similaĵon inter tiuj artoj kaj la preĝa esprimo, aparte kun tiu kristana. La subcitita libro de Cuturello kaj Roberto Fassi kune kun la katolika teologo pastro Davido Maggi kaj filozofo Tomatis, Corpo e preghiera (Korpo kaj preĝo), estas teologia/antropologia eseo kiu metas vizaĝ-vizaĝe, laŭ interreligia vidpunkto, la spiritecon taoisman kun budhisma kaj kristana.

Tio realiĝas precipe en varianto T’ai Chi Ch’üan, kiu ne estas pura gimnastiko sed ankaŭ speco de “leviĝo” inter ĉielo kaj tero kie realiĝus teknikz perado inter ĉielo kaj tero, en kiu la arto fariĝas eminenta neperfoto kaj emo al superado de si mem per aspiro al ĉielaĵoj.

Notoj redakti

  1. ...Ĉe la Akademio por oficirlernantoj, li ricevis instruaĵojn de kromaj famaj majstroj, aparte de Chang Ch'ing P'o.Chang Dsu Yao, Roberto Fassi. T’ai Chi Ch’üan, la sekreto de la vitala energio. Milano, De Vecchi Eldonisto, 1996 (represo.) p. 6
  2. Ignazio Cuturello, Giuseppe Ghezzi. Kung Fu Shaolin. Milano, De Vecchi eldonisto, 1996, p. 8.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-12-25. Alirita 2012-11-12.

Bibliografio redakti

  • Ignazio Cuturello e Roberto Fassi, Corpo e preghiera, la Via del T’ai Chi Ch’úan, Città Nuova, Assisi, 2012, ISBN: 9788831173995 (verkita kun katolika teologo Maggi kaj filozofo Tomatis)
  • Chang Dsu Yao, Roberto Fassi. L'enciclopedia del Kung Fu Shaolin, Volume 1°. Roma, Edizioni Mediterranee, 1986. ISBN 88-272-0016-9
  • Chang Dsu Yao, Roberto Fassi. L'enciclopedia del Kung Fu Shaolin, Volume 2°. Roma, Edizioni Mediterranee, 1987. ISBN 88-272-0211-0
  • Chang Dsu Yao, Roberto Fassi. L'enciclopedia del Kung Fu Shaolin, Volume 3°. Roma, Edizioni Mediterranee, 1989. ISBN 88-272-0356-7
  • Chang Dsu Yao, Roberto Fassi. Tai Chi Chuan. Milano, De Vecchi Editore, 1989. ISBN 88-412-8026-3
  • Chang Dsu Yao, Roberto Fassi. Il Kung Fu, le tecniche fisiche e mentali per l'autodifesa. Milano, De Vecchi Editore, 1990. ISBN 88-412-8033-6
  • Chang Dsu Yao, Roberto Fassi. Il Tai Chi Chuan, il segreto dell'energia vitale. Milano, De Vecchi Editore, 1996 (ris.). ISBN 88-412-2013-9
  • Chang Dsu Yao, Roberto Fassi. Corso pratico di Tai Chi Chuan. Milano, De Vecchi Editore, 1993. ISBN 88-412-1364-7 ISBN 88-412-2019-8
  • Ignazio Cuturello, Giuseppe Ghezzi. Kung Fu Shaolin. Milano, De Vecchi Editore, 1996. ISBN 88-412-2003-1
  • Giuseppe Ghezzi. Io e il Maestro. 2004.
  • Liu Pai Meihuaquan 刘派梅花拳, quanpu della scuola di Liu Baojun a Peixian
  • Peixian Wushu Zhi 沛县武术志, Peixian, 2000.
  • Luigi Caforio. Il capostipite. Il figlio di Chang Dsu Yao ne racconta la storia e la formazione. Pubblicato sulla rivista Samurai.

Eksteraj ligiloj redakti

Videoj redakti