Chang kaj Eng Bunker

Chang kaj Eng Bunker (11-a de majo 1811 - 17-a de januaro 1874) estis dunaskitoj naskiĝintaj en Siamo. Laŭ tiuj ĉi dunaskitoj oni poste komencis nomi ĉiujn kunkreskintajn dunaskitojn kiel siamaj dunaskitoj. Ili estis kunigitaj per strio de haŭto sur la brusto. Hodiaŭ ili povus esti sukcese apartigitaj, sed tiam neniu kuracisto kuraĝis al operacio. Ili edziĝis kaj havis sume 21 infanojn. Chang en la jaro 1874 mortis je pulminflamo kaj Eng rifuzis operacion kaj mortis je kelke da horoj pli poste.

Chang kaj Eng Bunker
Persona informo
vdr