Luciano „Chano“ Pozo y Gonzales (* 7-an de januaro 1915 en Havano; † 2-an de decembro 1948 en Novjorko) estis kantisto, dancisto kaj perkutinstrumentisto.

Chano Pozo
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1915 (1915-01-07)
en Havano
Morto 2-an de decembro 1948 (1948-12-02) (33-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Tombejo Colón
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo komponisto • ĵazmuzikisto • percussionist • kantistokantoverkisto
vdr

Vivo redakti

Pozo jam en Kubo estis sukcesa muzikisto, kies bando Conjunto Azul estis fama kaj akompanis la kantistinon Rita Montaner amika kun li. Kiel dancisto li estis unu el la unuaj membroj de la Tropicana-Spektakloj. En 1940 li gajnis kun muzikisto-kolegoj la unuan premion je la karnavalo de Santiago de Kubo kun La Comparsa de los Dandys – kaj dandece ankaŭ estis lia vestaĵo. En 1946 li iris al Novjorko pere de Mario Bauza, aranĝisto en la bando de lia bofrato Machito, kun kiu ankaŭ Pozo lige rilatis kaj kiu interŝanĝis muzikistojn kun Dizzy Gillespie. Per la kongaa- kaj bonga ludo de Chano Pozo en 1947 Gillespie malkovris la kubajn radikojn de ĵazo denove por bibopo, per pecoj kiel Cubana Be, Cubana Bop, Tin Tin Deo, Manteca (la komponaĵo devenas de Pozo). Pozo jam junaĝa studis okcident-afrikajn ritmojn kaj kaj apartenis al sekreta societo fleganta niĝeriajn tradiciojn[1]. Li surdiskigis kun Gillespie, George Russell James Moody, Machito, Milt Jackson, Arsenio Rodríguez kaj Tadd Dameron.

La kolerema Pozo estis de malantaŭe mortpafita en Kafejo Rio en Harlemo, kiam li estis dancanta rumbon pri sia Manteca el la diskogurdo. Pafinto estis la portorika eksa kaporalo de la usona armeo kaj mariĥuano-vendisto Eusebio Munoz, kiu pro tio pasigis kvin jarojn en malliberejo (ĉar li estis veterano de la Unua Mondmilito, lia puno estis reduktita). Verŝajna motivo estis, ke Munoz sin sentus ofendita pro tio, ke Pozo antaŭe estis plendinta pri la malbona kvalito de la mariĥuano, kiun li estis aĉetinta de li, ke li ne volis pagi kaj perforte atakis lin. En la ŝuoj de la morta Pozo oni trovis 25.000 usonajn dolarojn. [2]. Pozo jam antaŭe estis vundita dum pluraj pafadoj. Pozo, kiu ne estas intermiksenda kun sia kuzo Chino Pozo, estis entombigita sur la Tombejo Colon en Havano.

Lia nepo loĝanta en Havano, Joaquín Pozo, ankaŭ ludas kongaojn.

Ligoj eksterne redakti

Fontoj kaj rimarkoj redakti

  1. Berendt Jazzbuch 1953, Wölfer Handbuch Jazz (laŭ tiu Abakwa Kult). Liaj geavoj devenis el Niĝerio
  2. En Jazzbuch de Berendt (1953) estas eldiro pri mitraleto-pafado, kiun antaŭis pluraj fiaskintaj atencoj. Li supozas kiel motivo lian membrecon en la menciita sekreta societo.