La universitata klinikaro Charité [ʃaʀiˈteː] (de la franca vorto por "karitato") estas kuna institucio de la Libera Universitato kaj la Humboldt-Universitato en Berlino. Fondita dum la jaro 1710 kiel pesta malsanulejo, la institucio post la fondo de la berlina universitato (la nuna Humboldt-Universitato en Berlino) dum la jaro 1810 iĝis la universitata klinikaro kaj iĝis signifa medicina esplorejo kaj edukejo. Post la Dua Mondmilito la klinikaro kaj la berlina universitato situis sur la teritorio de Orienta Berlino, kaj en Okcidenta Berlino fondiĝis nova universitato, la Libera Universitato Berlino, kun propra nova universitata klinikaro. Ekde la jaro 2003 la medicinaj fakultatoj de la Libera Universitato kaj la Humboldt-Universitato estas unuigitaj sub la nomo "Charité - universitata medicino [en] Berlino" (germane "Charité - Universitätsmedizin Berlin"). La institucio estas unu el la plej grandaj universitataj klinikaroj de Eŭropo. La historia centro de la klinikaro situas en la centra urba kvartalo Berlin-Mitte, sed pliaj partoj estas en pluraj aliaj urbopartoj.

Charité -
universitata medicino en Berlino
universitata hospitalo • medicina lernejo
moto Forschen, lehren, heilen, helfen
Informoj
fondodato 1710
speco ŝtata
jara budĝeto 332,7 Mio. € (marto 2009)
Situo
lando Germanio
urbo Berlino, Germanio
Estraro
gvidanto Annette Grüters-Kieslich
ĉefestro(j) Heyo Klaus Kroemer • Karl Einhäupl vd
Nombroj
nombro de studentoj 7.325 (vintra semestro 2008/09) [1]
nombro de kunlaborantoj 10.400 (marto 2009, kun flegistoj)
el tio profesoroj 270 (marto 2009)
retejo [[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID
• Verband der Universitätsklinika Deutschlands
• Informationsdienst Wissenschaft
• Kommunaler Arbeitgeberverband Berlin
• German Universities Excellence Initiative
• Berlin University Alliance
• German National Research Data Infrastructure (NFDI) e.V.
• Coalition for Advancing Research Assessment
• European Open Science Cloud Association vd
filiita al
Libera Universitato Berlino
Humboldt-Universitato en Berlino vd
filioj
• Campus Benjamin Franklin
• University Institute of Legal Medicine in Berlin
• Campus Berlin Buch
• Campus Charité Mitte
• Campus Virchow-Klinikum
• Berlin Institute for Health Research vd
vdr

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 52° 31' 37" norde, 13° 22' 28" oriente