Charles Aznavour

armena-francia kantisto kaj diplomato

Charles AZNAVOUR (nask. Chahnour Varinag Aznavourian en Parizo, Francio la  22-an de majo 1924(nun 1924-05-22), mortis la 1-an de oktobro 2018 en Mouriès) estis franca kantisto kaj kantverkisto. Filo de armenaj enmigrintoj, li kantis en ok lingvoj[1] : france, hispane, itale, angle, armene (Yes kou rimet'n tchim kidi), germane, ruse sed ankaŭ kabile[2].

Charles Aznavour
Շառլ Ազնավուր
Charles Aznavour en Jerevano
Charles Aznavour en Jerevano
Bazaj informoj
Naskonomo Shahnour Varenagh Aznavourian
Naskiĝo 22-an de majo 1924 (1924-05-22)
en 6-a arondismento de Parizo
Morto 1-an de oktobro 2018 (2018-10-01) (94-jaraĝa)
en Mouriès
Edz(in)o Micheline Rugel • Evelyne Plessis • Ulla Thorsell
Ĝenroj Popmuziko
Ŝansono
Ĵazo
Profesio kantisto, kantverkisto, aktoro, publika aktivisto
Tipo de voĉo Baritono
Aktivaj jaroj 1936 - 2018
Eldoninto EMI
MusArm Records
Retejo www.c-aznavour.com
Persona informo
Naskonomo Շահնուր Վաղինակ Ազնավուրյան
Mortokialo pulma edemo
Tombo cemetery of Montfort-l'Amaury
Lingvoj francagermanaitalaarmena
Loĝloko Saint-Sulpice
Ŝtataneco FrancioArmenio
Familio
Patro Misha Aznavourian
Frat(in)o Aida Aznavourian
Edz(in)o Micheline Rugel • Evelyne Plessis • Ulla Thorsell
Infanoj Seda Aznavour • Misha Aznavour • Katia Aznavour
Parencoj Mike Connors
Arus Aznavuryan
Okupo
Okupo kantaŭtoroscenaristo • filmaktoro • kantotekstisto • komponisto • poeto • aktorodiplomatoverkisto • diskografa artisto • filmreĝisoro • chansonnier • kantisto
TTT
Retejo https://aznavourfoundation.org/
vdr
Charles Aznavour dum la festivalo de Cannes, 1999.
Charles Aznavour kun filino Katia, dum la koncerto en PollandoVarsovio, la 23an de junio 2014
La statuo de Charles Aznavour en Gjumri en Armenio
La Muzeo de Charles Aznavour en Erevano en Armenio
Placo Charles Aznavour en Erevano

Je tre frua aĝo, liaj gepatroj, ambaŭ artistoj, ekmetis lin en la teatra mondo. Li komencis sian aktoran laboron kiam li aĝis naŭ, kaj baldaŭ variigis sian familian nomon al Aznavour.

Kiam Édith Piaf renkontis kaj aŭskultis lin kanti, ŝi decidis kunvenigi lin je rondiro tra Usono kaj Francio.

Kvazaŭ ĉiuj liaj kantoj estas pri amo. Li skribis pli ol mil kantojn kaj kelkajn muzikteatraĵojn, registris centojn da kantoj kaj aktoris en sesdek kinaĵoj.

180 milionoj da liaj diskoj estis venditaj en la tuta mondo. En 1998 li estis elektita la „varietea artisto de la jarcento“.

Ĉar liaj gepatroj estis armenoj, li apogis kaj helpis Armenion. Post tertremo en 1988 li kreis Asocion Aznavour por Armenio. En 2006 li kantis antaŭ 200.000 spektantoj en Erevano, ĉefurbo de Armenio. Du jarojn poste li ricevis la armenan ŝtatanecon kaj estis nomita armena ambasadoro en Svisio. De tiu lando li estis la reprezentanto ĉe UN.
En 2017, 92-jaraĝa, li ankoraŭ kantis en koncertoj.

Filmaro redakti

Aktoro redakti

Referencoj redakti

  1. (angla) Charles Asznavour biography Arkivigite je 2019-04-25 per la retarkivo Wayback Machine, Asznavourfoundation.org
  2. (fr) Charles Aznavour : le "Bohémien" qui a chanté en kabyle s'en va Algérie, Press Service, la 1-a de oktobro 2018.

Vidu ankaŭ redakti