Charles Babbage

angla matematikisto; inventis la unuan programeblan komputilon

Charles BABBAGE [ĉa:lz bab] (naskiĝis la 26-an de decembro 1791 en Londono, Anglio; mortis la 18-an de oktobro 1871, Londono) estis angla multfakulo, matematikisto kaj malkovristo. Oni rigardas lin kiel planinton de la unua aŭtomata cifereca komputilo.

Charles Babbage
Persona informo
Charles Babbage
Naskiĝo 26-an de decembro 1791 (1791-12-26)
en Londono
Morto 18-an de oktobro 1871 (1871-10-18) (79-jaraĝa)
en Marylebone
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per rena malfunkcio vd
Tombo Kensal Green Cemetery vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Petrodomo • Trinity College • Totnes Grammar School • King Edward VI Community College vd
Subskribo Charles Babbage
Familio
Edz(in)o Georgiana Whitmore vd
Infanoj Benjamin Babbage • Henry Babbage vd
Profesio
Okupo matematikisto • komputosciencistoinventistoekonomikistofilozofo • universitata instruisto • inĝenieroastronomoverkisto vd
Laborkampo matematikoanaliza filozofiokomputiko vd
Verkado
Verkoj Analiza Maŝino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Babbage partoprenis en 1812 en fondo de la Analitika Societo. Celo de la societo estis alvenigo de la eŭropaj rezultoj en la anglan matematikon. Babbage estis elektita en 1816 ano de la londona Royal Society (Reĝa Societo). Li havis iniciatan rolon en fondo de la Reĝa Astronomia Societo (1820) kaj Reĝa Statistika Societo (1834).

La Difference Engine.

Babbage en 1812 aŭ 1813 pripensis la mekanikan elkalkulon de tabeloj. Pli poste li faris etan kalkulmaŝinon, kiu kapablis labori kun precizeco de ok dekonaj ciferoj. Li ricevis en 1823 registaran apogon por plani maŝinon kun precizeco de 20 decimaloj. La planado postulis evoluon de novaj mekanikaj metodoj, en kio Babbage devis partopreni. Li estis dumtempe (1828–39) matematika profesoro en la Universitato de Kembriĝo.

Meze de la 1830-aj jaroj, Babbage skizis planojn de tn. analitika maŝino, antaŭulo de moderna cifereca komputilo. Li imagis tian aparaton, kiu kapablas fari aritmetikajn operaciojn helpe de komandoj, informoj rezervitaj sur trukarto. Tiu analitika maŝino neniam pretiĝis, oni forgesis planojn de Babbage. Oni trovis la neeldonitajn notojn nur en 1937. En 1991, britaj sciencistoj faris maŝinon laŭ liaj planoj kun nomo Difference Engine No.2. Tiu aparato kapablis kalkuli per precizeco de 31 decimaloj.

Babbage helpis ankaŭ evoluon de aliaj terenoj. Li partoprenis en konstruo de la moderna poŝta sistemo de Anglio kaj li faris la unuajn fideblajn sekurigajn statistikajn tabelojn. Li elpensis tipon de rapidec-mezurilo kaj tiun oblikvan framon antaŭ ĉe la lokomotivo, kiu forigas la obstaklojn de sur la reloj.