Charles Bagot Cayley

brita lingvisto

Charles Bagot CAYLEY (9-a de julio 1823 - 18-a de decembro 1883) estis angla lingvistiko kiu tradukis en la anglan la Divinan Commedian (la Divina Commedia) de Dante. Lia traduko, kiu retenis la metron kaj rim-skemon de Dante, uzis relative simplan lingvon spegulantan la uzadon de la ordinara itala en la originala teksto. Aliaj tradukoj inkluzivis la Iliadon de Homero, la Prometeon de Esĥilo kaj poemojn de Francesco Petrarca. La tradukoj el la greka estas interesa, tamen ne tro sukcesa, provo enkonduki en la anglan la vers-reglojn de la greka: bedaŭrinde la rezulto estas iom teda. Li mem verkis poemaron, Psyche's Interludes (la interludoj de Psyche, greka diino).

En sia juneco li havis postenon en la Patent Office (departemento de patentoj). Tion li forlasis kiam li iniciatis negocon kiu klopodis enkonduki reklamojn en trajnajn stacidomojn. La projekto estis antaŭ sia tempo, kaj fiaskis: li perdis la plejparton de sia mono. La restaĵon de sia vivo li pasis en relativa malriĉeco.

Li estis grava person ĉe la Filologia Socio de Londono. Kvankam li mem estis agnostika, kaj ne scipovis la lingvon, internacia kristana organizo petis ke li traduku la evangelion en la lingvon de la irokoia (Iroquis) nacio de nord-Ameriko. Oni diris ke li lernis la lingvon ene de unu monato kaj sukces plenumis la taskon.

Charles Bagot Cayley naskiĝis en Sankt-Petrsburgo en Rusio, kie lia patro estis komercisto. Lia frato estis la fama matematikisto Arthur Cayley. Li enamiĝis al la poeto Christina Rossetti: ŝi amis lin reciproke sed, ĉar ŝi estis arda kristano, rifuzis edzigi lin pro lia agnostikismo. Tamen ilia amikeco daŭris ĝis lia morto. Ilia amo inspiris kelkajn el ŝiaj poemoj.