Charles Joseph BOUCHARD (Montier-en-Der, 6-an de septembro 1837 - Sainte-Foy-lès-Lyon, 1915), estas franca anatomo-patologo.

Charles Bouchard
Persona informo
Naskiĝo 6-an de septembro 1837 (1837-09-06)
en Montier-en-Der
Morto 28-an de oktobro 1915 (1915-10-28) (78-jaraĝa)
en Sainte-Foy-lès-Lyon
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo kuracistoesperantisto • neŭrologo • patologo
vdr
Charles Bouchard
Persona informo
Charles Joseph Bouchard
Naskiĝo 6-an de septembro 1837 (1837-09-06)
en Montier-en-Der
Morto 28-an de oktobro 1915 (1915-10-28) (78-jaraĝa)
en Sainte-Foy-lès-Lyon
Lingvoj Esperantofranca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo kuracistoesperantisto • neŭrologo • patologo vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis medicinon en Liono kun Benoît Teissier kaj J. Rollet kiel instruantoj, kaj poste fariĝis lernanto de Jean-Martin Charcot. Internulo de la hospitaloj en 1862, li prezentis disertacion en 1866 en Parizo sub la titolo Étude sur quelques points de la pathogénie des hémorragies cérébrales (Studo pri la patogenezo de la cerbaj hemoragioj). Kuracisto en la Hospitalo de la Charité en 1870, kuracisto de la hospitaloj en la hospitalo Bicêtre en 1874, agregacia profesoro ekde 1869, li fariĝis, en 1879, titulara je katedro de ĝenerala patologio en la Fakultato de Parizo, membro de la Akademio de Medicino en 1886 kaj membro de la Akademio de sciencoj en 1887.

Bouchard frue interesiĝis pri la patogenezaj mekanismoj. Kun Charcot, li dediĉis sin unue al la neŭropatologio kaj priskribis lezojn de la sklerozoj de la mjelo kaj de la sekundaraj degeneradoj de la piramida fasko. Ili kune malkovris la originon de la intracerbaj hematomoj, la rompiĝon de la etaj aneŭrismoj sur la vandoj de la cerebraj arterietoj pli poste nomataj « mikro-aneŭrsimo de Charcot kaj Bouchard ».

Bouchard plue laboris pri la studado de la infekcioj, precipe digestaj, pri la memtoksadoj kaj pri la nutraj malsanoj. Li estas aŭtoro de "Traité de pathologie générale" (Traktaĵo de ĝenerala patologio), t.e. kompendio kiu fariĝis klasikaĵo de la medicina literaturo en la franca lingvo.

Charles Bouchard apartenis al la patrona komitato de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), kies prezidanto estis generalo Hippolyte Sébert. Li estis prezidanto de la disertacio, kiun prezentis Pierre Corret en 1908 sub la titolo Utilité et possibilité de l'adoption d'une langue internationale auxiliare en médecine (Utileco kaj ebleco de la alpreno de internacia helplingvo en medicino).

Bibliografio redakti

  • Un médecin philosophe, Charles Bouchard. Son œuvre et son temps (1837-1915), Paul Le Gendre, Paris : eld Masson, 1924.