Charles Goodyear

usona inventisto

Charles GOODYEAR (naskiĝis la 29-an de decembro 1800 en New Haven (Konektikuto) (Usono) kaj mortis en Novjorko la 1-an de julio 1860) estis usona kemiisto.

Charles Goodyear
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1800 (1800-12-29)
en New Haven
Morto 1-an de julio 1860 (1860-07-01) (59-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Grove Street Cemetery
Ŝtataneco Usono
Subskribo Charles Goodyear
Familio
Patro Amasa Goodyear, Sr.
Patrino Cynthia Goodyear
Infanoj Charles Goodyear Jr. • William Henry Goodyear
Okupo
Okupo inventistokemiistoinĝenieroentreprenisto
vdr

Li estas fama pro la eltrovo de vulkanizado, kiu estas la fundamento de la industria uzo de la gumo.

Bedaŭrinde por li, Thomas Hancock (brita kemiisto, 1786-1865) prenis patenton pri tiu procezo 8 semajnoj pli frue, kaj Charles Goodyear nenion enspezos de sia eltrovaĵo.

Ruinigita, li mortis la 1-an de julio 1860 kaj estas entombigita en Grove Street Cemetery en New Haven.

La usona firmao pri pneŭoj Goodyear Tire & Rubber neniel rilatas kun Charles Goodyear nek kun lia familio.