Charles Laisant

franca matematikisto kaj politikisto (1841 - 1920)

Charles-Ange LAISANT [lezan] (naskiĝis la 1-an de novembro 1841 en Indre apud Nantes; mortis la 5-an de majo 1920 en Asnières apud Parizo) estis franca matematikisto, politikisto[1] esperantisto kaj framasono.

Charles Laisant
Persona informo
Aliaj nomoj Jean Frollo
Naskiĝo 1-an de novembro 1841 (1841-11-01)
en Nanto
Morto 5-an de majo 1920 (1920-05-05) (78-jaraĝa)
en Asnières-sur-Seine
Tombo Crématorium-columbarium du Père-Lachaise
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Franca Politeknika Lernejo • École d'application de l'artillerie et du génie • lycée Georges-Clemenceau
Familio
Infano Albert Laisant
Okupo
Okupo matematikisto • politikistoesperantistomilitistoĵurnalisto
Esperanto
Esperantisto numero 5395
vdr

Li estis oficiro ĝis 1876, sed jam de 1871 li interesiĝis pri politiko. Li estis deputito, redaktoro kaj direktoro de politikaj ĵurnaloj. De 1893 li dediĉis sin nur al scienco. Li verkis plurajn librojn pri supera matematiko.

Politika kariero (1876-1893) redakti

En majo 1877, li estas unu el la subskribintoj de la manifesto de la 363[1], mcio de demisio de la monarkia prezidanto.

En 1879, li iĝis direktoro de la gazeto Le Petit Parisien. Kiel tia, li estis peze monpunita pro kalumnio de generalo Courtot de Cissey.

Fervora defendanto de pluraj demokratiaj reformoj, kiel la etendo de la deviga militservo de 3 jaroj al ĉiuj civitanoj, aŭ la kreado de la Nacia Emerita Fonduso[2].

Li kondukis politikan batalon por enkonduko de racia edukado bazita sur la scienco[3].

Framasono redakti

Laisant estis membro de la framasona loĝio “Raspail”, kiu aliĝis al la nova miksita obeo Droit Humain[4].

Esperantisto redakti

Varbita de Charles Méray al Esperanto en 1900, li propagandis ĝin inter sciencistoj. Li estis vicprezidanto de SFPE. Li kunlaboris en kelkaj esperantisaj gazetoj, kaj verkis broŝurojn pri kaj en Esperanto. Li estis vicprezidanto de la Pariza Esperanto Grupo en 1901[5].

Verkoj eldonitaj en Esperanto redakti

Literaturo redakti

Léo Campion, Le Drapeau noir, l'Équerre et le Compas : les Maillons libertaires de la Chaîne d'Union, Éditions Alternative libertaire, 1996, rete legebla arkivo, PDF arkivo. Pariza Esperanto Grupo, 1901[6].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (fr) Charles, Ange Laisant, Mandats à l'Assemblée nationale ou à la Chambre des députés, Assemblée nationale (franca parlamento).
  2. (en) Charles-Ange Laisant, En: Adolphe Robert kaj Gaston Cougny, Dictionnaire des parlementaires français (1789-1889)
  3. (fr) Pierre Lamandé, Une personnalité du monde de l’Éducation nouvelle: Charles Ange Laisant (1841–1920) et son combat politique pour une éducation rationnelle fondée sur la science (Personeco en la mondo de nova edukado: Charles Ange Laisant (1841-1920) kaj lia politika batalo por racia edukado bazita sur scienco), Paedagogica Historica, 2010 (legu rete arkivo
  4. (fr) Léo Campion, Le Drapeau noir, l'Équerre et le Compas : les Maillons libertaires de la Chaîne d'Union (La Nigra Flago, la Kvadrato kaj la Kompaso  : la Liberecanaj Ligoj de la Ĉeno de Unio), Éditions Alternative libertaire , 2002, plena teksto  arkivo. Alternative Libertaire estas monata gazeto eldonita en Belgio de 1975 ĝis 2005 .
  5. (eo) Enciklopedio de Esperanto, Laisant, paĝo 321, Hungara Esperanto-Asocio, 1979, ISBN 963 571 052 6
  6. Encikopedio de Esperanto, Laisant, paĝo 321, Hungara Esperanto-Asocio, 1979

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Charles-Ange Laisant » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»