Charles Lindbergh

usona aviadisto

Charles LINDBERGH, aŭ plennome Charles Augustus LINDBERGH II (naskiĝis la 4-an de februaro 1902, mortis la 26-an de aŭgusto 1974) estis usona aviadisto. Li estis la unua homo, kiu sola kaj sen intera halto superflugis la Atlantikon.

Charles Lindbergh
Persona informo
Charles Augustus Lindbergh
Naskonomo Charles Augustus Lindbergh
Naskiĝo 4-an de februaro 1902 (1902-02-04)
en Detrojto
Morto 26-an de aŭgusto 1974 (1974-08-26) (72-jaraĝa)
en Kipahulu
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per limfomo vd
Tombo Palapala Ho'omau Church Cemetery vd
Religio luteranismo vd
Etno usonanoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Viskonsino ĉe Madison • Redondo Union High School • Sidwell Friends School vd
Subskribo Charles Lindbergh
Familio
Patro Charles August Lindbergh vd
Patrino Evangeline Lodge Land vd
Edz(in)o Anne Morrow Lindbergh vd
Infanoj Charles Augustus Lindbergh Jr. • Jon Lindbergh • Anne Lindbergh • Reeve Lindbergh • Land Lindbergh • Scott Lindbergh vd
Parencoj Charles Henry Land vd
Profesio
Alia nomo Careu Kent vd
Okupo oficiro de aerarmeo • inventisto • aviation writer • aŭtobiografo • taglibristo • militpiloto • pacaktivisto • pilotoinĝeniero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Charles Lindbergh.
Kongresa Ormedalo aŭtorizata de la Usona Kongreso la 4an de Majo, 1928, kiun ricevis la Kol. Charles A. Lindbergh la 15an de Aŭgusto, 1930.

Charles Lindbergh naskiĝis en Detrojto, Miĉigano, kiel filo de sveda enmigrinto kaj usonanino. Lia patro estis advokato kaj kongresdeputito; lia patrino estis instruisto pri kemio. Jam en sia infanaĝo li interesiĝis pri maŝinoj kaj motoroj.

Post fiaskinta provo studi maŝinkonstruadon, li fariĝis piloto ĉe la Nebraska Aircraft Corporation. La instruprogramo inkluzivis ankaŭ kurson pri mekaniko, sed ne ebligis sufiĉe multe da fluglecionoj, kaj la finan sol-flugon li ne rajtis fari, ĉar li ne havis la 500-dolaran kaŭcion antaŭpagendan por kompensi eventualajn damaĝojn de la aviadilo.

Dum kelkaj monatoj Charles Lindbergh kune kun alia piloto faris flugprezentadojn: Li saltis per paraŝuto, dum lia kolego stiris la aviadilon. Poste li aĉetis por si aviadilon de la tipo Curtiss JN-4 "Jenny". Per ĝi li akiris la mankantan flugsperton, kaj ĝis 1924 li turneis tra la lando kiel flugartisto.

Samjare li aliĝis al la usonarmea flugservo United Stated Army Air Service, kiu donis al li bonajn fluglecionojn. Post komencaj malfacilaĵoj li en marto 1925 finis tiun ĉi kurson kiel plej bona lernanto de tiu ĉi lernojaro. Ĉar tiutempe la ŝancoj por militpilotoj ne estis tiel bonaj, li vivtenis sin kiel poŝtflugisto sur la vojo inter Sankta Luiso kaj Ĉikago.

Ekde 1926 li okupiĝis pri la ideo de senhalta flugo de Novjorko al Parizo. Jam en la jaro 1919 Raymond Orteig ofertis premion de 25.000 dolaroj por la unua senhalta flugo inter ambaŭ urboj, sendepende de la direkto. Kelkaj pilotoj jam fiaskis dum la provo plenumi tiun ĉi taskon. Lindbergh kontaktis la apenaŭ konatan aviadilfirmaon Ryan Airlines en San-Diego kaj demandis, ĉu ĝi povus konstrui unumotoran flugmaŝinon por tiu ĉi aventuro. Ryan Airlines akceptis la defion, kaj jam la 28-an de aprilo 1927, post nur du monatoj da planado kaj konstruo, la maŝino estis preta. Ĝi ricevis la nomon Spirit of St. Louis. La transporto de la aviadilo de la okcidenta al la orienta marbordo de Usono realiĝis en rekorda tempo.

La 20-an de majo 1927 Charles Lindbergh startis de la Novjorka flughaveno Roosevelt, kaj post 33,5 horoj li surteriĝis sur la Pariza flughaveno Le Bourget, gajnonte la monpremion. Lindbergh fakte ne estis la unua persono, kiu transflugis la Atlantikon: La unua transflugo okazis jam en 1919. Tamen li estis la unua, kiu sukcesis flugi sen halto kaj sola. Parizon li cetere trovis pro la vaste videbla Citroen-Lumreklamo sur la Eiffel-Turo.

En 1929 Charles Lindbergh edziĝis al Anne Morrow Lindbergh kaj komencis instrui al ŝi la aviadon. Anne poste akompanis sian edzon kiel kunpilotino kaj radiotelegrafistino. La 22-an de junio 1930 naskiĝis ilia filo Charles III. Malpli ol du jarojn poste, la 20-an de marto 1932, nekonato rabis la infanon postulante kvindek mil dolarojn da elaĉeta mono de la gepatroj. La 12-an de majo oni trovis la knabon morta. Pro la fameco de Lindbergh la okazaĵo rikoltis grandan atenton. Por la krimo oni finfine akuzis la germandevenan Bruno Richard HAUPTMANN kaj ekzekutis lin en 1936. Hauptmann ĝisfine rifutis tiun ĉi faron, kaj fakte ĝis nun restas duboj pri lia kulpo.

En la dua mondmilito Lindbergh laŭdis la potencon de la germana aerarmeo kaj akceptis eĉ premion de Adolf Hitler. Tio elvokis akuzojn, ke li simpatius kun la nazioj, kaj kiam Usono ekkontribuis al la milito, li devis forlasi sian postenon en la aerarmeo.

En 1954 li publikigis sian membiografion The Spirit of St. Louis kaj gajnis la Premion Pulitzer. Krome li reakiris sian generalan postenon en la armeo.

En 1974 Lindbergh mortis en Havajo de kancero. Li havis ankaŭ (ekstergeedzecajn) gefilojn en Germanio, kion konfirmis gentesto en 2003.