Charles RAPPOPORT (Karlo Rapoporto) (naskiĝis en 1865, mortis en 1941) estis franca komunista aktivulo el juda rusa origino.

Charles Rappoport
Persona informo
Charles Rappoport
Naskonomo Хоне (Хонон Липманович) Рапопорт
Naskiĝo 14-an de junio 1865 (1865-06-14)
en Litovio
Morto 17-an de novembro 1941 (1941-11-17) (76-jaraĝa)
en Cahors
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco FrancioRusia Imperio vd
Partio Franca Sekcio de la Laborista InternacioFranca Komunista Partio vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalisto • aktivulo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marksisto, li aktivas en la Franca Sekcio de la Laborista Internacio (FSLI). En 1914, li denuncas la akcepton de la Unua Mondmilito, la voĉdonon por militkreditoj, kaj la partoprenon al registaro de "sankta unuiĝo" fare de la Franca Sekcio de la Laborista Internacio. Post la milito, li aktivas sine de la FSLI por ke la partio aliĝu al la Komunista Internacio. Dum la Tura Kongreso en decembro 1920, li estas el la majoritato kiu fondas la Francan Sekcion de la Komunista Internacio (kiu poste iĝos la Franca Komunista Partio (FKP), kaj li estas elektita ĉe la Komitato.

Post la stalinismigo de la FKP, li estas senrespondecigita. Pro sia profunda malkonsento kun la partia linio kaj sia subteno al Sovetunio, li forlasos la FKP en 1938.

Verkoj redakti

  • Filozofio de la historio kiel evolu-scienco (La Philosophie de l'histoire comme science de l'évolution):
    • Unua eldono : éditions G. Jacques, coll. Bibliothèque d'études socialistes XII, Paris, 1903, XV-247 p., 36054780m.
    • Lasta eldono : éditions Rivière, coll. Études sur le devenir social no 20 Paris, 1925, XV-247 p., 355939360.
  • Iom da historio: originoj, doktrinoj kaj metodoj socialistaj (Un peu d'histoire : origines, doctrines et méthodes socialistes), Librairie Aristide Quillet, coll. Encyclopédie socialiste, syndicale et coopérative de l'Internationale ouvrière no 1, Paris, 1912, 524 p.-[4] p., 37270668d. – Note : la collection était publiée sous la direction technique de Compère-Morel et de Jean-Lorris comme directeur-propagateur.
  • La socia Revolucio (La Révolution sociale), Librairie Aristide Quillet, coll. Encyclopédie socialiste, syndicale et coopérative de l'Internationale ouvrière no 4, Paris, 1912, 506 p.-[24] p., 37270753n. – Note : la collection était publiée sous la direction technique de Compère-Morel et de Jean-Lorris comme directeur-propagateur.
  • Johano Jaŭreso: la homo, la pensulo, la socialisto (Jean Jaurès : l'homme, le penseur, le socialiste).
    • Unua eldono : éditions l'Émancipatrice, Paris, 1915, VII-432 p.-[2] p., 35593929q.
    • Dua eldono : (préface de Claudie Weill ; postface et annotations de Daniel Lindenberg), Éditions Anthropos, 1984, XXXII-417 p., (ISBN 2-7157-1092-5), 34758831k.
  • Kial ni estas socialistoj? (Pourquoi nous sommes socialistes ?), Librairie Aristide Quillet, coll. Encyclopédie socialiste, syndicale et coopérative de l'Internationale ouvrière no 10, Paris, 1919, 653 p., 37270614g. – Note : la collection était publiée sous la direction technique de Compère-Morel et de Jean-Lorris comme directeur-propagateur.
  • Revolucia vivo: 1883-1940: memoraĵoj de Karlo Rapoporto (Une vie révolutionnaire : 1883-1940 : les mémoires de Charles Rappoport) (teksto pretigita kaj komentita de Harvey Golberg et Georges Haupt ; eldono finfarita kaj prezentita de Marc Lagana), Maison des sciences de l'homme, Paris, 1991, 513 p., (ISBN 2-7351-0423-0), 35475707r, 93146996.

Eksteraj ligiloj redakti