Charles Simonyi

hungara inventisto, programisto kaj entreprenisto

Charles Simonyi (naskiĝis la 10-an de septembro 1948 en Budapeŝto) estas programevoluigisto, esploristo de intenca programado (angle Intentional Programming, IP).

Charles Simonyi
Persona informo
Naskonomo Simonyi Károly
Naskiĝo 10-an de septembro 1948 (1948-09-10) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto,  Hungara Popola Respubliko
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Universitato StanfordUniversitato de Kalifornio ĉe Berkeley
Familio
Patro Károly Simonyi
Okupo
Okupo private space traveler • komputosciencistoinventistoprogramistoinĝenieroentreprenisto
vdr

Lia patro estis Károly Simonyi, hungara fizikisto.

Biografio redakti

Li eklaboris en 1966 en Danio, ekde 1968 studis en la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley, pli poste en la Stanforda Universitato kaj laboris ĉe Xerox PARC kun Alan Kay kaj Robert Metcalfe. Li ellaboris la unuan formfidelan (WYSIWYG) tekstoprilaboran programon (Bravo) por la persona komputilo Alto.

Li laboris ĉe Microsoft, kie li gvidis la evoluigon de Word kaj Excel, pli frue ankaŭ de Multiplan. Li enkondukis tie la objekteman programadon, kiun li lernis ĉe Xerox, kaj elevoluigis la "hungaran signadon" por priskribo de la variabloj.

En 2002 li abrupte forlasis la Microsoft-on, kaj fondis kun Gregor Kiczales, profesoro de la Universitato de Brita Kolumbio, la entreprenon Intentional Software Company.

Li estis kosmoturisto en 2007 kaj 2009.