Félix Marie Charles Texier (n. la 22-an de aŭgusto 1802, Versailles - m. la 1-an de julio 1871, Parizo) estis franca historiisto, arkitekto kaj arkeologo. Texier publikigis kelkajn signifajn verkojn pri personaj vojaĝoj tra Malgranda Azio kaj Mezoriento. Ĉi tiuj libroj inkluzivis priskribojn kaj mapojn de antikvaj lokoj, raportojn pri regiona geografio kaj geologio, priskribojn de artaĵoj kaj arkitekturo, ktp.

Charles Texier
Persona informo
Charles Texier
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1802 (1802-08-29)
en Versailles
Morto 1-an de julio 1871 (1871-07-01) (68-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo arkitektoarkeologohistoriisto • esploristo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Trejnita kiel arkitekto ĉe la Nacia Altlernejo de Belartoj en Parizo, li estis nomumita inspektoro pri publikaj laboroj en 1827. Li faris elfosadojn de la havenurboj Fréjus kaj Ostia. En 1833 li estis sendita en esplora misio al Malgranda Azio, kie en 1834 li malkovris ruinojn de la antikva hitita ĉefurbo Hattusa. Kiel rezulto de la ekspedicio, li publikigis la trivoluman Description de l'Asie Mineure faite par ordre du Gouvernement français. Poste en la jardeko li partoprenis ekspedicion kiu kondukis lin al Armenio, Mezopotamio kaj Persio[1][2][3].

En 1840 li iĝis vicprofesoro pri arkeologio ĉe la Collège de France, kaj en 1845 translokiĝis al Alĝerio kiel ĝenerala inspektoro de publikaj konstruaĵoj. En 1855 li estis elektita al la Académie des Inscriptions et Belles-Lettres.

Referencoj redakti

  1. (1835) “Rapport lu, le 15 mai 1835, à l'Académie royale des Inscriptions et Belles-lettres de l'Institut, sur un envoi fait par M. Texier, et contenant les dessins de bas-reliefs découverts par lui près du village de Bogaz-Keui, dans l'Asie mineure”, Journal des Savants (French), p. 368–376. 
  2. Texier, Charles. (1839) Description de l'Asie Mineure: faite par ordre du gouvernement français en 1833–1837 … vol. 1 (france). Parizo, Francio: Didot Frères, p. 209ff. Available at: University of Heidelberg, Germany
  3. Google Books Turkey Lonely Planet, 2007 - Travel - 724 pages