Charles W. Juels

usona astronomo

Charles W. JUELS (naskiĝis en 1944 en Novjorko, mortis la 21-an de januaro 2009)[1] estis usona amatora astronomo, profesie psikiatriisto.

Charles W. Juels
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1944 (1944-01-01)
en Nov-Jorko
Morto 21-an de januaro 2009 (2009-01-21) (65-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo astronomo • psikiatro • kuracisto
vdr

Li naskiĝis en Novjorko, plenkreskis en Cincinnati (Ohio), kaj ricevis sian diplomon en la Kolegio de Medicino de Cincinnati en 1969. Juels estis abunda malkovrinto de asteroidoj. Post sia emeritiĝo en Fenikso (Arizono) li malkovris 321 asteroidojn kaj kunmalkovris 152 aliajn kun Paulo R. Holvorcem.[2] Li observas elde la Observatorio de Fountain Hills, proksime de Fountain Hills (Arizono).

Charles W. Juels kaj Paulo R. Holvorcem gajnis la Kometan Premion 2003[3] de la Harvard-Smithsonian Center for Astrophysics pro la malkovro, per CCD-fotilo, de la kometo C/2002 Y1 (Juels-Holvorcem) la 28-an de decembro 2002.

La asteroido 20135 Juels[4] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti