Charles WESLEY [ĉaalz ŭezli] esperantigite Karlo VESLIO (18-a de decembro 1707 - 29-a de marto 1788) estis kunfondinto, grava frua gvidanto, kaj la ĉefa kantoverkisto de la metodisma movado en 18-a-jarcenta anglikanismo. Li estis pli juna frato de John Wesley, kaj intime kunlaboris kun sia frato, kvankam ili ne ĉiam plene akordis pri doktrinaj kaj politikaj demandoj.

Charles Wesley
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1707 (1707-12-18)
en Epworth
Morto 29-an de marto 1788 (1788-03-29) (80-jaraĝa)
en Londono
Tombo Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Alma mater Christ Church CollegeWestminster School
Familio
Patro Samuel Wesley
Patrino Susanna Wesley
Frat(in)oj Mehetabel Wright • John Wesley • Samuel Wesley
Edz(in)o Sarah Wesley
Infanoj Charles Wesley junior • Samuel Wesley • Sarah Wesley
Okupo
Okupo teologo • filozofoverkisto • himnoverkisto • kleriko
vdr

Charles Wesley estas memorata nuntempe ĉefe pro siaj himnoj. Li verkis pli ol 6000 himnajn tekstojn. El tiu nombrego, ĉ. 150 ankoraŭ troviĝas en aktualaj himnaroj (plej multenombre en la kantaroj de la britaj metodistoj); kaj eble deko el ili trovis lokon en la kerna kantaro de la monda kristanismo, komune kantate de ĉiuj konfesioj en multaj lingvoj kaj landoj. Tri estas en Adoru.