Charlie Hebdo

satira franca gazeto

Charlie Hebdo (franca prononco: [ʃaʁli ɛbdo] ŝarli ebdo) estas polemika kaj satira franca gazeto.

Charlie Hebdo
emblemo
satirical newspaper
Komenco 1970 vd
Antaŭe Hara-Kiri vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Posedata de Laurent Sourisseau vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La politika direkto de la eldonaĵo estas ekstreme maldekstra, kontraŭreligia, ne timante eĉ blasfemon. La gazeto ofte (2014) karikaturas islamajn ekstremistojn kaj ne timas bildigi la islaman profeton Mohamedo, kio estas granda ofendo, blasfemo en okuloj de la islam-kredantoj. La kritikado de kristanismo estas pli malofta, dum kritiko de judismo estas evitata por eviti akuzon je anti-semitismo (eĉ la kunlaborinto Siné estis forlasita en 2008 pro onidira anti-semitismo. Siné venkis en la jura proceso 2010 kontraŭ Charlie Hebdo.)

Ĝi praktikas fojfoje esploradon per publikigo de raportaĵoj eksterlande aŭ pri temoj kiel la sektoj, la sporto, la ĉasado, ktp. Charlie Hebdo konservis sian maldekstre orientitan reputacion. Tamen, kvankam ĝi volonte skoldas la dekstrajn partiojn, ĝi ne estas tute komplezema kun la maldekstraj partioj, ĉu ili estas en la registaro aŭ ne. Ĝi estas antaŭ ĉio ajn unue respublikana gazeto, kiu praktikas esprimliberecon en sia propra sino: ne maloftas ke kronikistoj pli malpli malakordiĝas, ekzemple okaze de la referendumo pri la Eŭropa Konstitucio.

La ĉefredaktoro estis Philippe Val de 1992 ĝis 2009 kaj Stéphane Charbonnier (alinome Charb) de 2009 ĝis 2015.

La nomparto Hebdo deriviĝas de la franca vorto hebdomadaire = "ĉiusemajna (gazeto)".

Historio redakti

En Novembro 1970, post la morto de Charles de Gaulle hejme en Colombey-les-Deux-Églises, la ĉiusemajna Hara-Kiri Hebdo montris ĉefan titolon «Bal tragique à Colombey: 1 mort» ("Tragika danco en Colombey: 1 morto"). Kiel kontrastigo, la elekto de la titolo aludis al la multe pli granda perdo de vivo la saman monaton: nome incendio en dancejo en kiu mortis 146 personoj. La registaro konsideris tiun elekton kiel ofendo de lèse-majesté (kontraŭgravula) kontraŭ la mortinta prezidento kaj la tiama ministro de enlandaj aferoj Raymond Marcellin ordonis tujan kaj definitivan malpermeson de reklamado kaj de vendado al minoritatuloj.

Charlie Hebdo aperis tuj poste. Charlie en la titolo aludas al la Generalo de Gaulle (diris Georges Wolinski); sed ĝi estis ankaŭ la nomo de alia gazeto el Éditions du Square nome ĉiumonata Charlie Mensuel, nomita laŭ la rolulo Charlie Brown el la verko de Charles M. Schulz nome Peanuts.

Pafado de la 7-a de januaro 2015 redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Atako en la redaktejo de Charlie Hebdo.

La 7-an de januaro 2015, almenaŭ du nigre vestitaj homoj profitas el la trapaso de poŝtisto por eniri la sidejon de la pariza gazeto Charlie Hebdo kaj ekpafas per aŭtomata armilo[1], mortigante 12 homojn el kiuj 2 policanoj, kaj serioze vundante almenaŭ 3 homojn laŭ la prokuroro de Parizo[2].

Referencoj redakti

  1. Charlie Hebdo victime d'une attaque à l'arme automatique, 20minutes.fr, consulté le 7 janvier 2015
  2. Fusillade au siège de Charlie-Hebdo : dix morts, selon le parquet. Europe1.fr (januaro 2015). Alirita 7 januaro 2015..

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti