Charlie Irvis

usona muzikisto

Charles IRVIS, plejofte skribita Charlie IRVIS, (naskiĝis la 6-an de majo 1899 en Novjorko; mortis en 1939 je la sama loko[1]) estis usona trombonisto de ĵazo. Kiel membro de la bando de Duke Ellington li estis unu el la ĉefaj kontribuintoj al ties sono.

Charlie Irvis
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1899 (1899-05-06)
en Nov-Jorko
Morto 1-an de januaro 1939 (1939-01-01) (39-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto
vdr

Kariero redakti

Irvis muzikis kun Bubber Miley en junularbando, akompanis ekde 1920 ĝis 1921 bluso-kanistinon Lucille Hegamin kun ŝia „Blue Flame Syncopators“ kaj prezentis post tio ĉe pianisto Willie „The Lion“ Smith, antaŭ ol li en 1924 aliĝis al la bando "Washingtonians" de Duke Ellington (tiam la bando ankoraŭ dum unu monato estis estrata de Elmer Snowden), kiel antaŭulo de sia amiko Tricky Sam Nanton. Kun la amiko el la junaĝo kaj trumpetisto Bubber Miley li kunevoluigis la ĝangalosonon (grumblego-efektoj)[2]. Fine de 1926 li forlasis Ellingtonon, por muziki kun la bando „Paradise Ten“ de Charlie Johnson (ekde 1927 ĝis 1928). Ekde 1929 ĝis 1930 li muzikis ĉe Jelly Roll Morton; ekzistas sonregistraĵoj pri tio. En la 1920-aj jaroj li surdiskigis ankaŭ kun Clarence Williams kaj Fats Waller. En 1931 li ludis mallonge en la bando de sia amiko el la junaĝo Bubber Miley kaj post tio ĉe Elmer Snowden. Dum la paso de la 1920-aj jaroj li tamen malaperis el la muzikmondeto.

Literaturo redakti

  • James Lincoln Collier: Duke Ellington. Berlino, Ullstein, 1998

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. necerte same kiel la naskiĝloko
  2. Laŭ Ellington sendepende de Miley, kiel kromefekto de rompita dampilo; laŭ J. Collier li lernis tion de Miley.