Charlottenhof (Essen)

Charlottenhof estis entreprenistovilao ĉe Kettwig, nuna urboparto de Essen. Ekde 1960 ĉi tie troviĝas en la antaŭkastelo, konserviĝinta laŭ baza formo, same kiel en proksimume kvin novkonstruaĵoj la Jugendbildungsstätte (junularklerigejo) St. Altfrid de la Episkopujo Essen.

Junularklerigejo St. Altfrid, iama Haus Charlottenhof en 2008
Preĝejo St. Altfrid - 2008

Historio redakti

La entreprenisto kaj poste jurkondamnita nazia militkrimulo Friedrich Flick konstruigis sur la altaĵoj ĉe la suda bordo de la rivero Ruhr, vidalvide de Kettwig, en la 1920aj jaroj la vilaon Charlottenhof. Li taskigis per tio arĥitekton Paul Schultze-Naumburg, nazia arĥitekto, kiu konstruis laŭ la konservema stilo "Heimatschutzarchitektur" (hejmlandoprotekta arĥitekturo). Tiu ĉi stilo ja foje prezentis estetike kontentigaj arĥitekturajn solvojn, sed ankaŭ influis la stilon de naziaj koncentrejoj. Oni diras, ke al la edzino de Flick, Charlotte, ne plaĉus la domo. Aŭ la familio sin vidis devigata – same kiel kelkaj aliaj industriistoj en la Ruhr-Regiono dum la epoko de la Vajmara Respubliko, transiĝi al pli sekura loko. Pro tio Flick translasis la vilaon al la "Volkswohlfahrt" (nazia organizo por socia prizorgo) kaj poste al Organizaĵo Todt. Ekde 1943 ĉi tie sidis la Ruhrstab. Tiu ĉi stabo konsistis el reprezentantoj de la ministrejo de armado, de la armeo kaj de kelkaj naziaj organizaĵoj. En la Dua Mondmilito la konstruaĵo preskaŭ plene estis detruata.

Origine la ĉefdomo de la vilao estis duetaĝa stukodomo, en kies centro troviĝis tureca antaŭkonstruaĵo montranta al Ruhr. La baza formo de simpla antaŭkastelo, de la ekonomia korto, konserviĝis ĝis nun. Rektangula korto troviĝas malantaŭ turoforma portaldomo kun unuetaĝaj aloj.

La Ĉefepiskopujo Kolonjo transprenis la domaron en 1950 kaj translasis ĝin poste al la novfondita Episkopujo Essen. La bazaj muroj de la kastelo en la jaroj 1966/1967 estis enigita en novkonstruaĵon. La antaŭkastelo ricevis aldonajn litodomojn. La episkopujo Bistum instalis ĉi tie per helpo de monaĥinoj el Schuir la nunan junularklerigejon Jugendbildungsstätte St. Altfrid. Poste oni konstruis en la jaroj 1977/1978 antaŭ la domaro preĝejon, kiun episkopo Franz Hengsbach konsekris la 31an de oktobro 1981.

Esperanto redakti

En la jaro 2017 Jugendbildungsstätte St. Altfrid estas okazigejo de la Printempa Semajno Internacia de la 10a ĝis la 17a de aprilo.

Fonto redakti

Traduko de germanlingva versio en de.wikipedia.org/wiki/Charlottenhof_(Essen)

Eksteraj ligiloj redakti

51.352556.9474