Ŝab Mami (Cheb Mami, arabe شاب مامي), oficiale Ahmed Khelifati Mohamed (naskiĝis la 11-an de julio 1966 en Saida), estas alĝeria kantisto.

Cheb Mami
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1966 (1966-07-11) (57-jaraĝa)
en Saida
Lingvoj arabafrancaalĝeria araba
Ŝtataneco Alĝerio
Okupo
Okupo kantaŭtoroaktoromuzikistokantisto
vdr

Ŝab Mami kunigas la muzikon de araba okcidento (Alĝerio, Maroko, Tunizio, Libano kaj Libio) kun eŭropaj tradicioj kaj moderna pop-muziko. Li perfekte posedas nacian araban kantadstilon rai, kio estis la kialo de apero de lia alnomo "Princo de rai" (laŭ nomo de lia albumo). Ŝab Mami miksas rai kun franca kanzono kaj ritmoj de diskoo kaj fanko, kio determinas lian specifan kolorriĉan kantadmanieron.

Ŝab Mami naskiĝis je la 11 de julio 1966 en la alĝeria urbeto Saida. Komence en frua infanaĝo li turnis al si la rigardon de siaj amikoj kaj najbaroj per siaj neordinaraj voĉaj kapabloj – per akuta, fleksebla, virtuoza kaj tre anima voĉo. En la jaro 1982 li gajnis la duan premion en la loka konkurso de talentuloj, tiamaniere li ricevis eblon prezenti sian arton en radio kaj poste li registris kelkajn kasedojn. Tamen, tia aktiveco ne sekvigis la financan prosperon al Ŝab. Elservinte en la alĝeria armeo jare 1985 Mami, kiel multo da liaj samcivitanoj, direktis sin al Parizo serĉante agnoskon kaj stabilecon.

En Parizo post la partopreno en kelkaj festivaloj kaj koncertoj, Ĉeb estis taksita laŭ digno. Elsendo de lia unua albumo "La princo de Raio" ("The Prince of the Rai") (distribuo de kiu estis tutmonda) alportis al li grandan sukceson. La albumo estis platena. Kiel Khaled (kiu estis tiutempe jam tre konata artisto) kaj aliaj arabaj artistoj, Ŝab Mami ricevis reputacion de kantisto konata de la eŭropa publiko per muziko de raio, kio certigis lian sekvan albumo "Lasu min raii" ("Let me rai") jare 1990.

En la jaro 1999 Ŝab Mami kantis kun populara franca kantisto Sting – aperis la kanto "Rozo de dezerto". Sting insistis je uzado de araba teksto en la kanto, kvankam produktoroj diris, ke tio povus forpuŝi okcidentan publikon.

Eksteraj ligiloj redakti