Cheiry

komunumo de Svislando

Cheiry estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 357 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Cheiry
Blazono de Cheiry
Blazono de Cheiry
Blazono de Cheiry
Cheiry
Cheiry
Cheiry
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 44′ 57″ N 6° 50′ 0″ O / 46.74917 °N, 6.83333 °O / 46.74917; 6.83333 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 57″ N 6° 50′ 0″ O / 46.74917 °N, 6.83333 °O / 46.74917; 6.83333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 357
Areo 6,49 km²
Alteco 563 m super marnivelo
Poŝtkodo 1529
Komunumkodo 2009
Mapo de Cheiry
Mapo de Cheiry
Mapo de Cheiry
vdr

Geografio redakti

Cheiry situas sur la ebenaĵo de Brojo en la friburga eksklavo Surpierre sudokcidente de la urbo Payerne. La komunumo konsistas el la vilaĝo Cheiry kaj la vilaĝetoj Chapelle (Brojo), Coumin-Dessous kaj Coumin-Dessus, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,48 km², de kiuj 27,2% estas kovritaj de arbaro, 65,6% servas por agrikulturo kaj 6,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Cheiry limas en nordo al Sassel (VD), en oriento al Granges-près-Marnand (VD), sen sudoriento al Surpierre, en sudo al Forel-sur-Lucens (VD), en sudokcidento al Prévondavaux, en okcidento al Combremont-le-Petit (VD), kaj en nordokcidento al Combremont-le-Grand (VD).

Trafiko redakti

La komunumo Cheiry situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas flanka vojo de Marnand al Prévondavaux. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 8 kilometrojn nordoriente apud Payerne. Per poŝtaŭtolinio al Granges-près-Marnand la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Cheiry datiĝas el la jaro 1184 kiel Chirie, kiam la tiama episkopo de Laŭzano, Roger de Vico Pisano, donacis la preĝejojn de Surpierre kaj Cheiry al la priorejo Saint-Maire en Lauzano. Sur la teritorio de Cheiry estis trovitaj objektoj el la La-Tène-epoko kaj tompokampo el la frua mezepoko. Dum mezepoko Cheiry estis parto de la Senjorujo Surpierre, kiu fariĝis en la jaro 1536 friburga voktejo kaj post la Helveta Revolucio estis atribuita al la distrikto Estavayer. En la jaro 1848 Cheiry sub la nova konstitucio de Kantono Friburgo estis atribuita al la distrikto Brojo.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti