Chelsea

kvartalo de Londono

Chelsea estas kvartalo de Londono, okcidente de la centro, apud la Tamizo. Administre ĝi estas parto de la urbodistrikto Kensington kaj Chelsea.

Chelsea
kvartalo de Londono • civila paroĥo
Administrado
Ŝtato  Britio
Lando  Anglio
Regiono Granda Londono
Urbodistrikto Kensington kaj Chelsea
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 29′ N, 0° 10′ U (mapo)51.4875-0.16839999999999Koordinatoj: 51° 29′ N, 0° 10′ U (mapo) [+]
Chelsea (Granda Londono)
Chelsea (Granda Londono)
DEC
Chelsea
Chelsea
Situo de Chelsea
Chelsea (Britio)
Chelsea (Britio)
DEC
Chelsea
Chelsea
Situo de Chelsea

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chelsea, London [+]
vdr
Kings Road (Reĝa vojo)

En 1536 Henriko la 8-a akiris la sinjoran bienon Chelsea, kie situis sinjora domego. Jakobo la 1-a fondis teologian kolegion ĉe la loko kie poste Karolo la 2-a fondis Chelsea Royal Hospital, kiu estas hejmo por emeritaj soldatoj. Dum la 16-a, 17-a kaj 18-a jarcentoj la distrikto estis favorata hejmloko de riĉuloj, sed ankaŭ provizis Londonon per legomoj kaj fruktoj.

"King's Road" (Reĝa Strato) nomiĝis laŭ Karolo la 2-a kiu havis privatan vojon de Londono al Fulham.

Dum la 19-a jarcento multaj artistoj kaj verkistoj loĝis en Chelsea.

La fama Chelsea Futbal-Klubo havas sian terenon apud Fulham Road en Fulham.