Cher (departemento)

franca departemento
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri departemento. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Cher.

Cher [ʃɛʁ] estas unu el la ses departementoj, kiuj formas la francan regionon Centro-Valo de Luaro. Ĝi estas 7 235 km2 granda kaj havis 311 650 loĝantojn en la jaro 2013[1]. La ĉefurbo de la departemento estas Bourges. Aliaj urboj estas Saint-Amand-Montrond kaj Vierzon. La departemento enhavas 287 komunumojn.

Cher
Insigno de Cher
Situo de Cher
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Centro-Valo de Luaro
Numero 18
Prefektejo Bourges
Subprefektejoj Saint-Amand-Montrond
Vierzon
Statistikaĵoj
Loĝantaro 299 573 (2021)
Areo 7 235 km²
Loĝdenso 41 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 19
Komunumaroj 20
Komunumoj 290
vdr

Cher situas precize je la centro de Francio. Krom kelkaj montetoj, la teritorio de Cher estas grandparte ebena kaj kovrita de kampoj kaj arbaroj (tipaj pejzaĝoj de Sologne).

Arondismentoj redakti

La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:

Ekonomio redakti

Tiu departemento estas ĉefe kampara, Bourges estas la sola granda urbo kie koncentriĝas 23% de la loĝantaro kaj preskaŭ ĉiuj ekonomiaj aktivaĵoj.

Agrikulturo ludas grandan rolon: bredado de bovedoj kaj kultivado de cerealoj.

Heredaĵo redakti

Cher ne posedas famajn vizitindaĵojn, tamen estas kelkaj belaj ekzemploj de mezepoka arkitekturo (Abatejo de Noirlac, vilaĝo Apremont-sur-Allier). La ĉefurbo Bourges estas ankaŭ belega urbo, kies katedralo estas en la listo de la Monda heredaĵo de UNESKO. Ĉiujare printempe okazas fama muzikfestivalo kiu allogas vizitantojn el la tuta lando, kaj eĉ el eksterlando.

Famaj personoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Insee. Chiffres clés : Département du Cher (18) (france). Alirita 25-an de aprilo 2014.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti