Chercos [ĈERkos] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almerio, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 13 km2 kie loĝas 306 geloĝantoj, do loĝdenso estas 23.5 loĝ./km2. Chercos situas je 79 km de la provinca ĉefurbo Almería je 805 super marnivelo en la komarko Valo de Almanzora.

Chercos
Chercos (Almería, Andaluzio)
Chercos (Almería, Andaluzio)
Chercos (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Chercos
Poŝtkodo 04859
Retpaĝaro Chercos.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Chercos
Demografio
Loĝantaro 306 [1]
Loĝdenso 23,5 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°16′25″N 2°15′30″U  /  37.27361°N, 2.25833°U / 37.27361; -2.25833 (Chercos) (mapo) Koordinatoj: 37°16′25″N 2°15′30″U  /  37.27361°N, 2.25833°U / 37.27361; -2.25833 (Chercos) (mapo)
Alto 805 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 13 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Chercos (Andaluzio)
Chercos (Andaluzio)
DMS
Chercos
Chercos
Chercos
Chercos sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chercos [+]
vdr

Origine, la vilaĝo estis je tri kilometroj suden en la supra monteto. En la 1940-aj jaroj, la tiama urbestro Antonio Sáez Sáez decidis ŝanĝi la urban kernon al la aktuala loko, nome pli konvena kaj pli bone komunikita. Tiu decido malplaĉis al kelkaj, kiuj dekomence rezistis kontraŭ la ŝanĝo. La stratoj de la Malnova Chercos estis restaŭritaj komence de la 21a jarcento. Kelkaj domoj de tiu malnova kerno kaj la preĝejo plue estas uzataj por duarangaj necesoj.

Demografio redakti

 
Panoramo de Chercos.

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 306 geloĝantoj de la municipo Chercos estas 145 inoj kaj 161 viroj. En la 13-kvadratkilometra teritorio estas 6 setlejoj, kie loĝas 266 geloĝantoj, kaj aliaj 40 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 2, 2 inoj kaj 0 viroj, kaj mortis 1, 1 inoj kaj 0 viroj. Tiel la natura kresko estis 1 (0.3%). La laborkapabla loĝantaro estis 94 homoj (30.7%).

En la unua duono de la 20a jarcento estis preskaŭ milo da loĝantoj, sed en la 1960-aj jaroj ekestis elmigrado kaj dum du jardekoj okazis drastaj faloj, kaj iom post iom oni venis sub 300 lokanoj. Tio estas, oni perdi du trionojn de la loĝantaro.

Historia heredo redakti

Estis trovitaj multaj restaĵoj el la Ĥalkolitiko, la Mezepoko, Al Andalus kaj la posta Reconquista:

  • Arkeologia kuŝejo de Cerro del Mojón: sur montopinto, kie kuniĝas la limoj de la municipoj Macael, Tahal kaj Chercos, je 1116 metroj de altitudo kun rigardeblo al la montaro Filabres kaj al la Valo de Almanzora. Temas pri fortikaĵo de la Kuprepoko.
  • Arkeologia kuŝejo de El Cerrillo, ankaŭ fortikaĵo de la Kuprepoko.
  • Arkeologiaj restaĵoj de El Tesorillo, la Trezoreto.
  • La Piedra LabradaPiedra Labrá (Gravurita Ŝtono, vidu foton supre): proksime de Malnova Chercos, nome arkeologi-monumenta prahistoria komplekso, distribuita en diversaj rokoj, kie estas gravuritaj bildoj de la vivo de praloĝantoj. Kelkaj estas separataj klare kaj kelkaj supermetitaj, konfuze unuj kun aliaj, eble pro sinsekva agado ekde la Bronzepoko ĝis eble la Mezepoko. La bildoj reprezentas skeme aŭ duonskeme homajn fugurojn, armitajn militistojn, rajdantojn, ĉarojn, aldomigitan brutaron kaj sovaĝan faŭnon (ĉevalojn, azenojn, bovojn kaj kaprojn), hufoferojn, stelojn kaj aliajn bildojn pli malfacile interpreteblajn. La riĉquezo kaj naturo de la bildoj, la elstara loka distribuado en la pejzaĝo sugestas uzadon de la loko kiel altaro.[2]
  • Kastelo kaj preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Chercos - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj redakti

  1. SIMA 2007
  2. Javier R. García del Toro, Los grabados rupestre de la "Piedra Labrá", Alirita la 6an de februaro 2020.