Cheseaux-sur-Lausanne

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Cheseaux

Cheseaux-sur-Lausanne estas komunumo en la distrikto Laŭzano en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 3950 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Cheseaux-sur-Lausanne
Blazono de Cheseaux-sur-Lausanne
Blazono de Cheseaux-sur-Lausanne
Blazono de Cheseaux-sur-Lausanne
Cheseaux-sur-Lausanne
Cheseaux-sur-Lausanne
Cheseaux-sur-Lausanne
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Laŭzano
Koordinatoj  46° 35′ 6″ N 6° 36′ 19″ O / 46.58500 °N, 6.60528 °O / 46.58500; 6.60528 (mapo)Koordinatoj: 46° 35′ 6″ N 6° 36′ 19″ O / 46.58500 °N, 6.60528 °O / 46.58500; 6.60528 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3950
Areo 4,59 km²
Alteco 604 m super marnivelo
Poŝtkodo 1033
Komunumkodo 5582
Mapo de Cheseaux-sur-Lausanne
Mapo de Cheseaux-sur-Lausanne
Situa mapo de Cheseaux-sur-Lausanne
vdr

Geografio redakti

La komunumo Cheseaux-sur-Lausanne situas sur la altebenaĵo en la sudo de Gros-de-Vaud proksimume 5 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Laŭzano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. La komunumo konsistas el la vilaĝo Chesaux kaj la kvartaloj Montagny, Mon Repos kaj Bouzenet.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,59 km², de kiuj 13,5% estas kovritaj de arbaro, 60,8% servas por agrikulturo kaj 24,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Cheseaux-sur-Lausanne limas en nordo al Etagnières, en oriento al Morrens, en sudo al la eksklavo Bel-Air de Laŭzano, en sudokcidento al Crissier, en okcidcento al Sullens, kaj en nordokcidento al Boussens.

Trafiko redakti

Tra Cheseaux-sur-Lausanne pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Laŭzano al Yverdon-les-Bains. La kantona ĉefvojo ĉirkaŭas la vilaĝokernon okcidente kaj parte en tunelo. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A1 kaj al la svisa aŭtovojo A9 situas en distanco de proksimume 5 kilometroj okcidente respektive sudoriente de la komunumo. Pere de la mallarĝspura trama fervojlinio Laŭzano-Echallens-Bercher kaj diversaj lokaj buslinioj de Laŭzano la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Cheseaux-sur-Lausanne datiĝas el la jaro 1228 kiel Chesaus. Dum mezepoko Cheseaux estis memhavaĵo de la Kavaliroj de Cheseaux. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Cheseaux apartenis al la Voktejo Laŭzano, poste al la Distrikto Laŭzano. Post la konstruo de la trajnlinio Laŭzano-Echallens-Bercher la iama kamparvilaĝo transformiĝis al industria antaŭurbo kaj loĝloko de Laŭzano.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti