Chick Bullock

usona kantisto

Chick Bullock (naskiĝis la 16-an de septembro 1908 je Butte en Montano; mortis la 15-an de septembro 1981 en Kalifornio) estis usona kantisto sur la kampoj de ĵazo kaj dancmuziko.

Chick Bullock
Persona informo
Naskiĝo 16-an de septembro 1898 (1898-09-16)
en Butte
Morto 15-an de septembro 1981 (1981-09-15) (82-jaraĝa)
en Kalifornio
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • kantisto
vdr

Kariero redakti

Chick Bullock estis en la 1930-aj jaroj populara kantisto, kiu faris per jazaj kaj dancaj bandoj sonregistraĵojn; li surdiskigis dumpase de sia kariero proksimume 500 pecojn. Li komencis sian karieron per vodevilo kaj kantis en filmteatroj kiel akompanisto de silentfilmoj. Fine de la 1920-aj jaroj li komencis karieron kiel studiomuzikisto; en la 1930-aj jaroj li kantis i.a. ĉe Duke Ellington, Cab Calloway („Git Along“, 1932), The Rhythmmakers kun Red Allen („Shine on Your Shoes“, 1932), Bill Coleman, Jack Teagarden, Tommy Dorsey, Jimmy Dorsey kaj Eddie Lang. Kun la Orkestro Duke Ellington, kiu surdiskigis kaŝnome kiel The Georgia Footwarmers, ekestis en 1930 „I'm So in Love with You“. Por kelkaj el siaj sonrgistraĵoj Bullock mem uzis kaŝnomojn kiel Sleepy Hall.

Bullock surdiskigis ja ankaŭ je propra nomo (Chick Bullock & His Levee Loungers), prezentis tamen preskaŭ neniam publike pro okulmalsano. Decembron de 1932 li lanĉis unuan ranglistan furoraĵon per „Underneath the Harlem Moon“ (rango 18), sekvatan de „(When It's) Darkness on the Delta“ en februaro de 1933, je kiu lin akompanis registreja bando el diskonataj muzikistoj kiel Bunny Berigan, Tommy kaj Jimmy Dorsey, Artie Bernstein kaj Stan King. Plej granda ranglista furoraĵo lia fariĝis en majo de 1935 la komponaĵo de Al Dubin kaj Harry Warren „Lullaby of Broadway“ (rango 19). En la 1940-aj jaroj la sonregistrada bojkoto finis lian karieron; li transloĝiĝis al Kalifornio, kie li poste laboris kiel termakleristo.