Chicken Run (Esperante: Kokina Kuro) estas animacia filmo produktita en Britio en la jaroj 1999 kaj 2000. La filmo estas kreita de Nick Park kaj de sia firmao Aardman Animations en Britio, kunlabore kun la studio DreamWorks en Usono. La figuroj estas el modlopasto, fortigita per iom da drato, kaj estas filmitaj bildon post bildo, dum post ĉiu bildo la modlaĵo estas iom ŝanĝita, por en la fina filmo krei la efikon de moviĝoj. Nick Park ankaŭ estas la produktistoj de diversaj kinejaj filmoj de la roluloj Wallace & Gromit.

Kokina Kuro
argile farita movbilda filmo • longa filmo
Originala titolo Chicken Run
Originala lingvo angla
Daŭro 81 minutoj
Ĝenro animacia filmo
Kameraado Dave Alex Riddett
Reĝisoro(j) Peter Lord, Nick Park
Produktisto(j) Peter Lord, Nick Park, David Sproxton
Scenaro Karey Kirkpatrick • John O'Farrell • Mark Burton • Nick Park
Loko de rakonto Anglio
Muziko de Harry Gregson-Williams, John Powell
Produktinta firmao Aardman Animations 
DreamWorks 
Pathé
Honorigoj Genesis Award
IMDb
vdr

Rakonto redakti

La filmo rakontas la historion de ribelema kokino kun la nomo Ginger ("zingibro", prononco pli-malpli "Ĝinga"), kiu obstine provas kun ĉiuj aliaj kokinoj fuĝi el kokinofarmejo simila al mallibereja kampadejo (koncentrejo). Tiujn fuĝoprovojn tamen multfoje sukcesas malebligi la posedantoj de la farmejo, sinjoro kaj sinjorino Tweedy (prononco pli.malpli "Tŭidi").

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Iun tagon la usona koko Rocky (prononco pli-malpli "Roki") albordiĝas en la farmejo (en la anglalingva originalo la usona aktoro Mel Gibson donas al li sian voĉon de usona akĉento, dum ĉiuj aliaj kokinoj parolas kun brita akĉento), kaj Ginger ekhavas novan esperon fine sukcesi pri fuĝo de ĉiuj kokinoj, ĉar ŝi komence pro miskompreno kredas ke li scipovas flugi. Do ŝi puŝas lin instrui al ĉiuj kokinoj la birdan flugarton. Rocky ne klarigas la miskomprenon, sed ĝuas la vivon de admirata heroa instruisto inter la kokinoj. Sed la neceso fuĝi igas pli urĝa, kiam sinjorino Tweedy aĉetas maŝinon por produktado de kokinvianda pasteĉo, kaj ne plu interesiĝas nur pri la kokinaj ovoj, sed pri ekspluatado de la kokina viando mem. Ŝi planas testi la maŝinon per la korpo de Ginger, sed la kokino feliĉe saviĝas pere de Rocky. La kokinoj nun sub granda tempopremo kaj sub la aŭspicio de la maljuna brita koko Fowler (prononco "Faŭla"), kiu antaŭe estis maskoto de la brita aerarmeo kaj do havas teorian scion pri flugmaŝinoj, konstruas iaspecan aviadilon. Per ĝi ili planas superflugi la fendon limigantan la farman teritorion, kaj post iuj komplikaĵoj ankaŭ sukcesas pri tiu plano fuĝi. En la lastaj bildoj de la filmo oni vidas la kokinojn vivi en fabela "kokina paradizo".

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Fontoj redakti

La filmo enhavas multajn parodiajn aludojn kaj filmajn citaĵojn al klasikaj kinejaj filmoj kiel The Great Escape ("La Granda Eskapo", Usono 1963), The Flight of the Phoenix ("La Flugo de la fenikso", Usono 1965), The Bridge on the River Kwai ("La Ponto ĉe rivero Kvajo", Usono 1957), Empire of the Sun ("Imperio de la suno", Usono 1987). Kun humuro en la scenaj dialogoj inter Rocky kaj Fowler ankaŭ prezentiĝas la kultura konflikto inter britoj kaj usonanoj. (Fowler: "Tiuj Jankioj [usonanoj] ĉiuj samas: estas maldiligenta, malĝentilaj kaj en ĉiu milito ili venas tro malfrue!").

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti