Chiesanuova (San-Marino)

ISO

Chiesanuova [kjezanŭova] estas municipo ("kastelo") de San-Marino. Ĝi havas areon de 5,46 km² kaj, laŭ takso de 2006, 1029 loĝantojn. Situante sud-okcidente en la lando ĝi limas al la municipoj Fiorentino kaj urbo San-Marino kaj kun la italaj municipoj Sassofeltrio kaj San Leo (provinco Pesaro e Urbino).

Acquaviva
Municipoj de San-Marino

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando San-Marino
Poŝtkodo SM-47894
Telefonkodo el Italio kaj Vatikano: 0549,
el aliaj landoj: +378
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 029
Loĝdenso 188 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 43°54′N 12°25′O  /  43.9°N, 12.417°O / 43.9; 12.417 (Chiesanuova (San-Marino)) (mapo) Koordinatoj: 43°54′N 12°25′O  /  43.9°N, 12.417°O / 43.9; 12.417 (Chiesanuova (San-Marino)) (mapo)
Alto 450 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 5,46 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Acquaviva (Tero)
Acquaviva (Tero)
DEC
Acquaviva
Acquaviva
Situo de Acquaviva
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chiesanuova (San Marino) [+]
vdr

La municipo en 1320 libervole aliĝis al la respubliko. Ĝia nomo ĝis la 16-a jarcento estis Busignano, laŭ bienposedanto Bucinius en la romia tempo. Okaze de novkonstruo de preĝejo, S. Giovanni Battista in Curte, ĝi alprenis la nunan nomon, kiu signifas "nova preĝejo". Uzatas ankaŭ la nomo Penna Rossa (ruĝa plumo, laŭ la ruĝa plumo en la blazono). S. S. Pennarossa estas ankaŭ la nomo de la loka futbala klubo.

Plej alta loko en la municipo estas monteto Lo Zoro (512 m).

La landlimo redakti

Chiesanuova havas duflanke landlimon al Italio, okcidente al la regiono Emilio-Romanjo kaj sude al Markio. La 19-an de junio 2002 la bosnia artisto Sejla Kamerić, interkonsente kun la aŭtoritatoj de la du landoj San-Marino kaj Italio, fermis por duona horo landliman transirejon inter la san-marina loko Confine kaj la itala komunumo San Leo por konsciigi pri la tiama situacio de Bosnio kaj Hercegovino kaj de Sarajevo post la Bosnia Milito[1].

Referencoj redakti