Chihuahua (urbo)

urbo en Meksiko

Chihuahua [ĉiŭaŭa], Esperantigite Ĉiuaŭurbo, estas urbo en Meksiko, ĉefurbo de la samnoma subŝtato Ĉiuaŭo.

Chihuahua
Fotomontaĵo
Panoramo de Chihuahua
loĝlokoj de Meksiko • urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Meksiko
Ŝtato Chihuahua
Fondita 12-a de oktobro 1709
Poŝtkodo 31000 - 31633
Telefonkodo +52-614
Retpaĝaro http://www.municipiochihuahua.gob.mx/
Politiko
Urbestro Álvaro Madero Muñoz
Demografio
Loĝantaro 748 518
Geografio
Geografia situo 28° 38′ N, 106° 5′ U (mapo)28.635277777778-106.08527777778Koordinatoj: 28° 38′ N, 106° 5′ U (mapo)
Alto 1,460 m
Horzono UTC -7
Chihuahua (Chihuahua)
Chihuahua (Chihuahua)
DEC
Chihuahua
Chihuahua
Situo de Chihuahua
Chihuahua (Meksiko)
Chihuahua (Meksiko)
DEC
Chihuahua
Chihuahua
Situo de Chihuahua

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chihuahua City [+]
vdr

Ĝi estas la dua plej granda urbo de la subŝtato (post Ciudad Juárez) kaj, laŭ loĝantaro, la 12-a plej granda de Meksiko, kun la 14-a plej granda aglomeraĵo. Ĝi estas sidejo de arkiepiskopo kaj komerca-industria centro, sidejo de pluraj maquiladoras (lokaj kunmetejoj de eksterlandaj industriaj varoj).

Deveno de la nomo redakti

Oni ne havas historian aŭ lingvistikan konsenton pri la deveno de la nomo. Estas konataj ses diversaj teoriojl La deveno povus esti de la tarahumara, navatla lingvo aŭ de la apaĉa lingvo. Plej konataj aŭ verŝajnaj estas la teorioj ke la nomo povus signifi aŭ "tiom - seka - sabloriĉa" aŭ "proksime de du akvoj".

Historio redakti

Antaŭ la fondo redakti

En la regiono kiu nun estas la urbo Chihuahua origine vivis la indiĝena tribo de la "konĉoj" (Conchos), kiu estis duonnomada tribo, apartenante al grupo de indiĝenoj kiun la hispanoj nomis Ĉiĉimekoj. La konkero fare de la hispanoj en la regiono estis malfacila, ĉar la indiĝenoj forte rezistis en tiu parto de Meksiko.

Je la 24-a de junio 1562, Francisco de Ibarra komencis esploradon de la regiono kie hodiaŭ estas Durango kaj Chihuahua kaj donis al ĝi la nomon Nueva Vizcaya. Je la 20-a de marto 1598 al la apudo de la rivero Sacramento venis la unuaj eŭropanoj kaj metis paŝon al la loko kie hodiaŭ estas la urbo Chihuahua. La kolonian esploradon gvidis Juan de Oñate kiun akompanbis ĉirkaŭ 400 viroj, parte kune kun la familioj.

Fondo redakti

La urbo Chihuahua fondiĝis pro malkovro de diveraj minoj en la ĉirkaŭo. Unue la hispana kapitano Diego del Castillo fondis la vilaĝeton Santa Eulalia en la jaro 1652. Tamen pro la klimato kaj pro daŭraj atakoj de la indiĝenoj la vilaĝo poste dum pluraj jaroj restis sen loĝantaro. Nur proksimume 50 jaroj poste en 1707 oni malkovris pliajn kaj pli grandajn minejojn kaj la loĝantaro kreskis.

 
La fondinto de la urbo, Antonio Deza y Ulloa.

La kondiĉoj ĉe Santa Eulalia tamen ne estis tre bonaj kaj kiam en 1709 la regestro de "Nueva Vizcaya" Antonio de Deza y Ulloa vizitis la vilaĝon oni kunvokis diversajn gravulojn kaj decidis fondi novan vilaĝon en la loko kie kunfluas la riveroj Chuviscar kaj Sacramento. La oficiala fondodato estas la 12-a de oktobro 1709. Interese estas ke entute 8 de la gravuloj estis kontraŭ la propono kaj 8 voĉdonis subtene. Tamen pro la speciala situacio la regestro havis tiel nomatan kvalitan voĉon kaj decidis fine pri la fondo de nova vilaĝo, kiu ricevis la nomon "Real de Minas de San Francisco de Cuéllar" honore al la vicreĝo de la nova Hispanio Francisco Fernández de la Cueva Enríquez, 10a duko de Alburquerque y Marqués de Cuéllar.

Kolonia tempo redakti

La loko kreskis pro la minoj kaj agrikulturejoj ĉirkaŭ ĝi. Pro tio la loko jela 1-a de oktobro 1718 oficiale ricevas la titolon "Villa" kun la nomo San Felipe el Real de Chihuahua. San Felipe, honore al la reĝo Felipe V de España kaj uzante unuafoje la nomon Chihuahua. En la sama tempo konstruiĝis templo kaj la vilaĝa administrado postulis specialan imposton pagenda pro la arĝento kiun oni prenas de la minejoj. Hodiaŭ tiu templo estas la katedralo de Chihuahua. Je la 1-a de aprilo 1797 okazas la unua censo en la urbo kaj oni kalkulas 324 virojn kaj 396 virinojn, entute 720 loĝantojn.

Sendependeco redakti

Informoj pri la komenco de la movado por la sendependeco de Meksiko malfrue venis al Chihuahua kaj la vílaĝanoj ilin apenaŭ partoprenis. Post la sendependeco okazis dekreto kaj oni dividis la provicon "Nueva Vizcaya". Ekestis la provincoj Durango kaj Chihuahua, kies ĉefurbo fariĝis la Villa de "San Felipe el Real de chihuahua". En tiu momento ĝi oficiale ricevis la titolon "urbo". Dum la milito inter la tiutempa Usono Chihuahua okupiĝis de usona soldataro pro ordono de Alexander Donipham, kiu antaŭe okupis aliajn meksikajn urbojn. Por defendi al Chihuahua okazis la batalo de Sacramento je la 28-a de februaro 1847 en la samnoma setlejo ĉirkaŭ 15 kilometrojn for de Chihuahua. La meksika soldataro perdis kaj je la 1-a de marto usonaj soldatoj okupis la urbon.

Geografio redakti

La urbo estas malregula pro la situo en valo. Pro tio la kresko okazas ĉefe al la nordo kaj ankaŭ al la oriento. La urbon ĉirkaŭas diversaj montetoj. La ĉefaj estas la "Cerro Grande" (granda monteto je alteco de 2300 msmn) kaj la "Cerro Coronel" je 1800 msmn sude de la urbo.

Sur la teritorio de la urbo fluas la riveroj Chiviscar kaj Sacramento. Sur la teritorioj ankaŭ estas diversaj sekriveroj, kiu havas akvofluon nur en la tempo de la pluvoj.

Klimato redakti

Chihuahua situas en loko inter la transiro inter la tiel nomata "La Meseta" kaj la dezerto. Pro tio sur la tuta urbo teritorio falas malmulte da precipitaĵo, regule nur ĉirkaŭ 400 ĝis 500 mm/m², kiuj ĉefe falas en la monatoj julio, aŭgusto kaj septembro. La averaĝa temperaturo estas ĉirkaŭ 17 °C, sed la klimato estas ekstrema kaj la temperaturoj varias tre multe inter ekzemple −8 °C en vintro ĝis 37 °C en somero. La plej pluvecon jaron oni havis en 1986 kun 762 mm/m² kaj la plej sekan en 1982 kun 236 mm/m².

En januaro la temperaturo ofte estas sub 0 °C habitualmente. La frostoj estas ofte kaj la tagoj estas freŝaj kaj malvarmaj. En februaro la temperaturo pli kaj pli altiĝas. La marto estas la plej seka monato kaj la temperaturoj jam povas atingi 30 °C, kvankam ofte la noktoj ankoraŭ estas malvarmaj. Ofte estas multe da vento. La apriloj ofte jam havas tagojn varmajn kun malvarmaj noktoj. En majo la dumtagaj temperaturoj atingas 40 °C, sed la noktoj povas esti malvarmaj. La junio estas la plej varma monato kun tagaj temperaturoj ĝis 35 °C kaj noktaj temperaturoj ĝis 18 °C. En julio, aŭgusto kaj septembro ofte pluvas kaj estas posttagmezaj pluvegoj pro la varma kaj humeda aero kiu venas de la kalifornia golfo. La tagoj estas varmaj, sed pli freŝaj pro la pluvo. Kelkfoje estas hajlo kaj fulmotondroj. En septembro la temperaturoj jam malplialtiĝas. La oktobro estas la lasta varma monato kaj eĉ povas okazi la unuaj frostoj. Je la 8-a kaj 9-a de oktobro 2000 neĝis en kelkaj partoj de la urbo. Temis pri la plej frua neĝado de la tuta historio de Chihuahua. La novembroj ofte estas malvarmaj, kvankam la tagaj temperaturoj povas atingi 25 °C. Frostoj pli oftas. Fine la decembro, kiu same kiel la januaro ĝenerale estas tre malvarma monato.

Demografio redakti

La aglomeraĵo de Chihuahua ampleksas pli ol 800.000 loĝantojn, parte el ili el la komunumoj Aquiles Serdan kaj Aldama. Tiel Chihuahua estas la 14a plej granda metropolitana zono de Meksiko. 49 % de la loĝantaro estas eŭropdevena, 45 % estas mestiza kaj 6 % amerikdevena.

 
Placo de Chihuahua.

Transporto redakti

Flughaveno redakti

Proksime de la urbo de Chihuahua estas la flughaveno General Roberto Fierro Villalobos kun la tiel nomata IATA-kodo CUU.

Fervojo redakti

En la urbo komencas la fervojo Chihuahua ĝis la pacifiko, kiu estas turisme ege interesa fervojo.

Busoj redakti

En la urbo ekzistas relative granda busstacio. Busoj eliras al ĉiuj ĉefaj lokoj de Meksiko kaj al kelkaj partoj de Usono.

Transporte urbano redakti

El transporte público de la ciudad de Chihuahua es prestado por alrededor de 550 autobuses, la mayoría de ellos de modelo reciente. Sin embargo este sistema de autobuses podría considerarse como deficiente.

Actualmente se está iniciando un proyecto de transporte que consiste en la puesta en marcha de varias rutas troncales de BRT. Este nuevo sistema de transporte entrará en funciones a mediados de 2010.

Turismo redakti

Muzeoj redakti

  • Casa Chihuahua: historiaj ekspozicioj, arto, kulturo kaj scienco.
  • Semilla: ĉiŭaŭaa muzeo de la sciencoj.
  • Casa Siglo XIX: arto, kulturo kaj historio.
  • Arte Contemporáneo: nuntempa arto.

Vidu ankaŭ redakti

Galerio redakti