Chiochiș
komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Chiochiş)
Chiochiș [kjokiŝ] (hungare: Kékes [ke:keŝ]) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Bistrița. Administre apartenas al ĝi Apatiu, Bozieș, Buza Cătun, Chețiu, Jimbor, Manic, Sânnicoară, Strugureni, Țentea.
Chiochiș | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Bistrița-Năsăud | ||
Alinome | Kékes (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Szolnok-Doboka | ||
Situo | 46° 59′ N, 24° 11′ O (mapo)46.98472222222224.190277777778Koordinatoj: 46° 59′ N, 24° 11′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 331 m | ||
Poŝtkodo | 427045 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 3.241 (en 2002) | ||
– vilaĝo | 498 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 33024 | ||
Malpli ol sesono de la komunuma loĝantaro vivas en la sidejo Chiochiș; ĝi havas malpli da loĝantoj ol ĉiu el la vilaĝoj Bozieș kaj Jimbor, sed (kune kun Strugureni) situas centre ĉe la kuniĝo de pluraj vojoj, DJ 172A, DJ 172E kaj DC 24
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 1 082 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 750( rumanoj, 28 % da hungaroj).
Historio redakti
Ĝia unua mencio skriba estas en 1320. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Kékes apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Renomaj personoj redakti
- Emmy T. Karácsony, Törökné, T. Karácsony (19-a de aŭgusto 1896 – 24-a de junio 1980, Cluj-Napoca): pentristino, memuaristino.
- Iuliu Prodan (29-a de oktobro 1875 – 27-a de februaro 1959, Cluj): botanikisto.
- Zoltán Szilágyi V. (n. 23-a de junio 1951): grafikisto
Eksteraj ligiloj redakti
-
Situo en la distrikto
-
Ortodoksa preĝejo en Chiochiș