Chiromantis xerampelina

La griza saŭmonesta arboranosuda saŭmonesta arborano (Chiromantis xerampelina) estas specio de rano en la familio de Rakoforedoj. Ĝi troviĝas en Angolo, Bocvano, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Namibio, Sudafriko, Svazilando, Tanzanio, Zambio, kaj Zimbabvo, kaj eble en la Demokratia Respubliko Kongo kaj Somalio. Ties naturaj habitatoj estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, seka savano, humida savano, subtropika aŭ tropika seka arbustaro, subtropika aŭ tropika humida arbustaro, subtropika aŭ tropika seka malalta herbejo, subtropika aŭ tropika laŭsezone humida aŭ inunda malalta herbejo, intermitaj nesalakvaj marĉoj, plugebla tero, paŝtejoj, ruraj ĝardenoj, urbaj areoj, tre degraditaj iamaj arbaroj, lagetoj, kaj kanaloj kaj irigaciejoj.

Chiromantis xerampelina
Chiromantis xerampelina.jpeg
Chiromantis xerampelina

Priskribo redakti

Chiromantis xerampelina estas arborema ranoj. Kiel ĉe la aliaj specioj en la genro Chiromantis, ili havas diskojn en siaj fingroj kaj ties eksrteraj du fingroj estas amplekse disigitaj el kaj preskaŭ je dekstra angulo ĉe sia internaj du fingroj en ĉiu mano. Ili atingas ĝis 90 mm laŭ grando. Ties haŭtaĵo estas iome malregula kaj seka kaj ties koloroj gamas inter blanka kaj bruna kaj ŝanĝas en reago al la temperaturo.[1] Ili tendencas blankiĝi kiam ili mortas.

Referencoj redakti

  1. Poynton, J.C.; Broadley, D.G. (April 1987). "Amphibia Zambesiaca 3. Rhacophoridae and Hyperoliidae" (PDF). Annals of the Natal Museum. The Council of the Natal Museum. 28 (1): 161–229. [1] Alirita la 9an de Marto 2017 – via Sabinet.

Bibliografio redakti

  • Poynton, J.C., Schiøtz, A. & Howell, K. 2004. Chiromantis xerampelina. 2006 IUCN Red List of Threatened Species. [2] Alirita la 9an de Marto 2017.